Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

268.
Czesſaw Baranowski (Pollando, Koszalin) je 2005-04-29 00:00:00

Nome de koŝalinaj esperantistoj mi kore gratulas al vi pro la interesaj paĝoj
troviĝantaj en via lerniloteko. Ili estas utiligataj dum niaj E-kunvenoj.

267.
Jean-Marc Leresche (Svislando) je 2005-04-13 00:00:00

Saluton Katalin,
Mi volas danki vin ege pro la bonega koresponda servo de la paĝaro Edukado.net. Mi insertis anoncon lastan decembron. Mi jam ricevis kelkajn leterojn el Pollando, Aŭstrio kaj Rusio. Ciu menciis, ke li trovis mian korespondpeton en Edukado.net. Mi ankau skribis al kelkaj aliaj Edukadanoj. Kelkaj respondis ! Vere mi povas certigi, ke via servo necesas kaj eĉ nepras. Interreto kaj Esperanto estas bonega paro por la internacia komunikado.

Mi jam plurfoje pensis, ke la leterportisto demandas sin, kial mi ricevis leterojn de tiom foraj landoj. En la poshtoficejo certaj demandas sin, kiel mi konas personojn en Pollando aŭ Rusio.

Mi ekredaktas en la bulteno de la Svisa Esperanto-Societo (SES-informas). Mi certe baldaŭ prezentos la paĝaron Edukado.net kaj ĝiajn diversajn servojn.

Kun miaj plej bonaj salutoj kaj sukcesdeziroj.

Ĝis baldaŭ,
Jean-Marc (Johan-Marko en esperanto).

266.
Buczkowski Henryk (Pollando, Skrytka 1144, 40001 Katowice) je 2005-04-06 00:00:00

Saluton. Hodiaŭ mi estis kaj vidis. Dankon. Kun plezuro mi denove vizitos viajn paĝojn. Mi salutas kaj salutoj al ĉiuj ! Henriko www.henriko@poczta.onet.pl , ankaŭ SMS +48 694 616 554

265.
Leonardo Janz (Brazilo) je 2005-04-05 00:00:00

Estas du eraretoj en la teksto de la enirpaĝo, ĝuste en la Salutvortoj: 1)"servon kiu kreiĝis...". Ĉar la sufikso IĜI, estas ankaŭ refleksiva, ĝin regas nominativo, do, tiukaze, la korekta frazo devus esti: "Servo(sen la N), kiu kreiĝis... 2)"Ni esperas ke vi trovas la servojn de edukado.net..." Kiu esperas, evidente, esperas ion, kio, normalakaze, ankoraŭ ne efektiviĝis, do, tiusence, la dua verbo devus prezentiĝi en la estonta formo: "Ni esperas ke vi trovOS..." Kontribue, L. Janz

264.
Nikolao Grishin (Latvujo) je 2005-02-25 00:00:00

Saluton, karaj. En retejo "Mir Esperanto" estas E-lerniloj por ruslingvanoj (de Abolskaja, Junusov, Galichskij, Gakalenko kaj aliaj). Bonvolu preni ilin, se vi bezonas. Adreso: http://miresperanto.narod.ru (rubriko "Lecionoj").

263.
Beatrice Allée (Francujo, Bretonio) je 2005-02-24 00:00:00

Grandegan dankon al ĉiuj kiuj partoprenas en tiu retpaĝaro!!! Ĝi estas vera tresorkesto plena da ideoj, ekzercoj, ludoj, ktp. Mi ankoraŭ nur estas Esperanto-lernanto kaj eĉ ne vidis la tutan paĝaron, sed eble iun tagon mi kapablos gvidi kurson... jam nun mi scias kie trovi materiojn! Do, multan dankon al vi ĉiuj!
Beatrice
PS: Ankaŭ multan dankon al Katalin, kiu donis al mi multajn informojn kaj afable helpadas min per retmesaĝoj.

262.
Ademar-rio (Brazilo, Rio de Ĵanejro) je 2005-02-23 00:00:00

Bonegan laboron vi faras,mi gratulas la organizantojn kaj ankaŭ aŭ la helpantojn. Mi jam delonge vizitas edukado.net,kaj jam uzis plurajn metodojn kiujn mi elŝultis ĉi tie,sed estas la una fojo kiu mi skribis en la Gastlibro. Vere edukado.net multe helpas min kaj miajn lernantojn.

261.
Genute Liepinia (Litovujo) je 2005-02-03 00:00:00

Saluton, kara gesamideanoj!
Koregan dankon al redaktoro de edukado.net pro la bonkoreco, pro sendo por nia esperanto-klubo la Edu-Kodo, kiu estas donaco de ESF. La unuan fojon bedaurinde la sendaĵo malaperis en poŝto, kaj la redaktoro sendis la valoran CD al ni la duan fojon. Sinceran dankon! Miaj gelernantoj estas ĝojaj pri la donaco kaj volonte uzas ĝin. Ni bondeziras grandan sukceson en via agado.
Amike, Genute Liepinia

260.
Olga Lidia Meneses Duarte (Kubo, La habana) je 2005-01-27 00:00:00

Kia ŝanco por la esperantistaro! Eĉ permesas al ni inviti ĉiujn al nia proksima Nacia Kongreso de Esperanto! Jes karaj, ĉu vi interesiĝas pri Kubo, do profitu la okazon k skribu al keaesp@enet.cu.
Mi povas antaŭdiri ke la kotizo estas 40 dolaroj, dum la 3-6an de marto k ceteraj detaloj ĉe la retadreso k telefono 53 7 404484 Estu feliĉaj! Dankon K. Kovats! Samideane!
Olga Lidia

259.
Genute Liepinia (Litovujo, Gasĉiunai) je 2005-01-12 00:00:00

Atenton por esperantistoj de Europa Unio! Se vi instruas al 12-18 jaraj gelernantoj kaj konsentas partopreni internacian projekton Socrates/Comenius1 por lernejoj AKEL (Altenativa Komunikado inter Europaj lernejoj), bv. senprokraste viziti retpaĝon http://www.webspawner.com/users/akel/index.html kaj kontakti la organizanton. Ni kune agu por Esperanto fariĝu laborlingvo en Europa Unio.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 57 58 59 60 61 62 63 64 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.