Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Mi kore salutas organizantojn kaj ĉiujn vizitantojn de edukado.net kaj volas diri grandan dankon al Blazio Wacha kaj Katalin Kovats kaj edukado.net pro la helpo kaj subteno de E-instruistoj pere de donaco de la Edu-KoDo! La materialoj de la paĝaro tre helpas en instruado, aparte al la komencantaj instruistoj de Esperanto (kia, ekzemple, estas mi) ĉar necesas multe da lerniloj,ekzercoj, ludoj ktp. Mi havas limigitan Interret kaj havi Edu-KoDon estas bonŝanco por mi. Ankoraŭ koran dankon!
En mia E-rondeto Betuleto estas 8 da infanoj kaj mi nun volas organizi ankoraŭ unu grupon kun malpli aĝaj infanoj. Edukado.net estas por mi la fonto de novaj ideoj, decidoj kaj diversaj necesaj materialoj. Mi deziras ĉion bonan al la paĝaro kaj al ĉiuj, kiu helpas en la nobla agado por disvastigo de Esperanto!
Kara Katalin!
Do, mi denove dankas pro via afableco k sindediĉo. K al Mila V. d. H. Kolinska mi refoje dankas pro plua donaco. Mi ĝojas scii pri ŝi. Mi neniam forgesas esperantistojn kiel estis/as Mila.
Olga Lidia
Mi gratulas al Edukado.net ankaŭ pro ties Koresponda Servo. Per aŭtomata kaj rapida serĉado, troveblas la plej taŭgaj informoj al tiuj, kiuj intencas ekkorespondi ĉien ajn! Brakumojn
Estimata Katalin K!
Hodiaŭ mem mi ricevis la KD-on de edukado.net k imagu kian kontentan mi estas!
Mi dankegas al vi! Ĉion bonan! Olga Lidia
Kara Olga,
La sendita KoDo estas donaco de Mila van der Horst Kolinska (NL), kiu per tiu materialo decidis subteni vin en via agado por Esperanto.
Mi estis kaj vidis. Dankon. Kun plezuro mi denove vizitos viajn paĝojn. Salutoj al ĉiuj ! www.henriko@.poczta.onet.pl ankaŭ SMS - +48 694 616 554
Mi estas tre feliĉa! Mi trovis interesegan TTT-paĝaron. Mi klopodas eniri ĉiam kiam eblas por mi.
elkore. Olga Lidia
Koregan saluton al la paĝaro!
Mi estas instruistino pri kemio kaj nun instruas esperanton por 14-17 jara junularo en du vilaĝaj lernejoj en Litovio. Mi trovas Vian paĝaron ege utilan kaj petas helpi al mi kaj ĉirkau 30 miaj gekursanoj per Edu-KoDo. Postan reeĥon garantias.
Morgaŭ mi alpoŝtigos al vi kaj via grupo unu ekzempleron de la KoDo, kaj esperas, ke vi trovos ĝin utila en via laboro. La disko estas donaco de la fondaĵo ESF.
Konsultinda afero
Kiel sekretario de sekcio de ILEI, mi multe devas danki al tiu-ĉi paĝo, ĉar ĝi estas vere utila al tiuj geesperantistoj, kiuj fakte serĉas ilojn por plibonigi siajn lingvokapablon kaj kulturnivelon. Ne malfacilas konstati, ke ties enhavo estas ĉiam tre aktuala kaj oni pretigas ĝin per zorgemaj kaj kompetentaj manoj. Plejespereble ĝi estos modelo por estontaj iniciatoj.