Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

218.
Xiong Linping (Ĉinujo, Xinyu, Jianĝi) je 2004-08-15 00:00:00

Mi ĝenerale trafoliumis edudado.net-n kaj mi sentis ian mankon, malgraŭ tio, ke ĝi estas sufiĉe bona kaj utila por uzantoj de nia lingvo. Evidente, ke niaj redaktanto, efektivigantoj kaj subtenantoj faris sian plejeblon aranĝi ĉi tiun paĝaron por sian legantoj. Ĉu estas pli bela, se en nia metiejo plimultiĝos son- kaj filmmaterialoj?!

217.
ChuS (Hispanujo, Martorell, Barcelono) je 2004-08-01 00:00:00

Mi volus scii se mi povas aĉeti komercaĵojn iuloke kiel transgruaĵoj, insignoj aŭ pingloj kun la verda stelo en si. Bonvole retskribu min.

216.
Normano-F (Kanado, Montreal) je 2004-07-15 00:00:00

Mi certe pli kaj pli uzos tiajn utilajn kaj interesajn e-o ilojn, kiujn ankoraŭ mi ne vere konas. Mi nur bedaŭras ke mi ne antaŭe vizitis tiujn paĝojn. Kaj, aldone, mi ŝatas ke ĉi-tie oni povas korekti aŭ modifi sian komenton, diference je aliaj lokoj.

215.
Francisko Lorrain (Kanado, Montrealo (Kebekio)) je 2004-07-14 00:00:00

Utila paĝaro. Min interesis fari la antaŭtestajn ekzercojn por la ILEI ekzamenoj, kaj ankaŭ la specimenojn de ili.

214.
marlon GARREN (Usono, Knoxville, Tennessee) je 2004-07-13 00:00:00

Ĉi tiu estas ege bona ttt-ejo. Ĉi tie oni povas trovi kaj eksciĝi pri multaj Esperanto-aferoj kaj ankaŭ trovi amikojn kaj lernilojn!

213.
SAID ISMAILA ABDOU (Francujo, NDZAOUZE COMORES) je 2004-06-29 00:00:00

MI LERNIS TUI LINGVO EN MIA LANDO SED BEDAURINDE NI NE HAVAS EBLECON POR LERNI MULTE.DO MI TRE BEZONAS HELPON POR LERNI LA ESPERANTO EN LA TUTE MONDO .MULTE DANKON...POR HIKMATA

212.
Piet Glorieux (Belgujo, Werken) je 2004-06-25 00:00:00

Ege interesa retejo! Mi trovis multe da interesaj ekzercoj kaj informos vin pri reagoj de la kursanoj.

211.
Ludoviko Molnar (Hungarujo, Budapest) je 2004-06-24 00:00:00

Kara Katalin!
Mi estas simple ravita. La laboro de la pedagogoj estas gravega en la nova, lingva situacio de la Eŭropa Unio. Via eksterordinare bela kaj utila hejmpaĝo estos la motoro de kreado de kunĉenaĵo de EŬROLERNEJOJ, kie oni instruas la EŬROPAN NORMLINGVON, ESPERANTON.(Vidu la ĉapitron "Eŭropa normlingvo - necesa eŭropa identigilo" en la libro de Zlatko Tiŝljar: - "Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj".) Mi proponas aldoni al la listo de E-lernejoj la nomon kaj precizan adreson de la kontaktpersono/E-pedagogo, por ke tiuj lernejoj pli facile povu teni kontaktojn unu kun la alia. La EŬROLERNEJOJ estos ja la referenclokoj, kiam oni proponas la instruadon de Esperanto, kiel la unua fremda lingvo kaj kiel kapabloevoluiga lernobjekto.
Mi dankas kaj per miaj modestaj fortoj apogas Viajn klopodojn
Ludoviko Molnar, Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

210.
Christian (Francujo, Prades) je 2004-06-24 00:00:00

Gratulon pro tiu bela laboro, kiu multe helpas por instrui la lingvon. amike, Chris.

209.
Pierre LE VERN (Francujo, QUIMPER) je 2004-06-04 00:00:00

Nia grupo studis per Venus la fina venk.La ĉeestantoj ŝatas multe la tekston, kvankam kelkafoje la kompreneco estu malfacila. La venontan jaron, post la someraj ferioj, ni daŭrigos la lernadon.
Mi dankas la verkiston pro sia laboro. Korajn salutojn.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 62 63 64 65 66 67 68 69 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.