Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Silenta Preĝo (Al S-ro A L L Santos, granda amiko kaj esperanta batalanto).
Se ni ja luktas, se ni batalas
Se ni suferas, se ni sopiras,
Se ni ja revas, se ni ja sonĝas
Kaj se al sonĝon ridante iras...
Se ni revenas, se ni ne timas
Ke al ni alvenos pezaj fosiloj,
Se perlabore ni realigas
Mirindan taskon esti plugiloj...
Se ni klopodas por doni al mondo
Fekundan semon, per paca kanto
Se ni lernigas, se ni ekzemplas
Homaran senton de Esperanto...
Se ni ne lacas farante tion,
Kion ni amas, ĝis nia fin'
Ni ĉiam laboru, fidante Dion
Kaj Dio certe ja benos nin!
Kaj Dio benos, kaj ni laboros
Fidante ĉiam je Granda Reĝo
Kaj ni rimarkos, ke al Reĝ' Okuloj
Laboro estas silenta preĝo!
***************************
Gov. Valadares MG ' Brazilo
Oktobro ' 2.003
Mi tre volas estos en via gastlibro!Mi estas 24-jara fraŭlino kaj se mi estos vian membro mi estos tre dankida!Kaj ankaŭ mi volas korespondado kun pollando esperantistoj! sincere Ia el Tbilisi
Mi estas komencanto de Esperanto kaj angla insruisto,tiu ĉi paĝo plaĉas al mi.Mi esperas ke mi povus havi pli multe da amikoj diverslandaj.
Mi estis gasto ĉifoje por havi ideon pri via paĝo kaj mi trovis ĝin tre interesa. Mi tutkore dankas vin kaj deziras ĉiaman sukcesojn.
Gratulojn! Mi admiras la homojn, kiuj ĉiam denove trovas kelkajn eblecojn proponi nian lingvon al tiuj, kiuj ĝin ĝis nun tute ne konis. Mi ĵus legis pri la kursoj Post la nokto jen du tagoj en Vieno. Certe ili
havos bonajn rezultojn.
Bonvolu vizitu kaj ligu http://tefloro.7i24.com Baldaŭ funkcios ankaŭ http://tefloro.533.net
Tutcerte, sen *ekdukado.net*-a perado kaj helpado simple ne estus okazinta la kunlaboro de la OKSEJTa organiza teamo t.e. Slavik Ivanov, Vitalik Malenko, Alekseo (Ljoŝa) Kuznecov kaj aliaj unuflanke - kaj mi, komence fora de ili, alifanke.- Slavik Ivanov estis anoncinta instruisto-bezonon por la rusia junulara instru-tendaro OKSEJT ĝuste ĉe edukado.net; lian retadreson sendis al mi, poste, edukado-nete, Katalin Kovats. Ŝi estas la persono, kiu miajn materialojn por la instruado OKSEJTa redaktadis, plibeligadis, sendadis al Slavik Ivanov (al Slavik, tiam: printonta, ĉe posta stadio: printinta.- Mi fartis en la tendaro bone, mi instruis - dank' al la kursanoj - kun rimarkeblaj atingoj. Krom danki la rusajn, rusiajn invitintojn, gastigintojn, mi ŝuldas kaj esprimas tre koran dankon al Katalin Kovats kaj (pli senpersone) al la kozo edukado.net.- Blazio Vaha
Aspekto plaĉas al mi. Enhavoj utilegas por mi. Dankon al la redaktoro de la ampleksa retpaĝaro.
Kiam mi unuafoje trovis la retejon, mi tuj emis fari sur mia retpaĝo ligilon al ĝi, sed min momente ĝenis unu afero, kiu estas, nu, la sola malkontenteco: en ĝi, tutminuskle tajpita "esperanto" ŝajnas iom senzorge uzata kiel lingvonomo, anstataŭ "Esperanto". Mi lernis ke "Esperanto" estas lingvonomo, kaj "esperanto" estas homo kiu esperas. Mi do ne adaptiĝas al "esperanto", kiu ofte konfuzigas kaj eĉ perturbas min, kiam ĝi aperas en mesaĝoj neklara ĉu lingvo ĉu persono:
"Ni utiligu esperanton" "Ni plibonigu esperanton"
Mi ŝatas nian lingvon, sed malŝatas "esperanton", kiu povus inviti perturbon kontraŭ nematuraj esperantistoj. Sur "Retligiloj" mankas retadreso de E-retkursoj por japanlingvanoj kompilita de Toyonaka [Tojonaka] Esperanto-Grupo: http://www.bongo.ne.jp/~teg/kurso.htm
tre bonega pag^o, mi nur volos helpon se eble de kelkajn samideano
Edukado.net al mi ŝajnas ankaŭ teĥnike tre bona. (Mi eĉ uzadnivelon necesan ne estas atinginta). Ĉu oni povus, aldone, aranĝi ke liveranto al *Lerniloteko* sendante ion ajn, la samon kvazau sendu ankau al si mem? Eble, tiaokaze, sendinte ion fuŝe, oni povus reuzi sian kompilaĵon kun modifoj.
Blazio Vaha