Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Aspekto plaĉas al mi. Enhavoj utilegas por mi. Dankon al la redaktoro de la ampleksa retpaĝaro.
Kiam mi unuafoje trovis la retejon, mi tuj emis fari sur mia retpaĝo ligilon al ĝi, sed min momente ĝenis unu afero, kiu estas, nu, la sola malkontenteco: en ĝi, tutminuskle tajpita "esperanto" ŝajnas iom senzorge uzata kiel lingvonomo, anstataŭ "Esperanto". Mi lernis ke "Esperanto" estas lingvonomo, kaj "esperanto" estas homo kiu esperas. Mi do ne adaptiĝas al "esperanto", kiu ofte konfuzigas kaj eĉ perturbas min, kiam ĝi aperas en mesaĝoj neklara ĉu lingvo ĉu persono:
"Ni utiligu esperanton" "Ni plibonigu esperanton"
Mi ŝatas nian lingvon, sed malŝatas "esperanton", kiu povus inviti perturbon kontraŭ nematuraj esperantistoj. Sur "Retligiloj" mankas retadreso de E-retkursoj por japanlingvanoj kompilita de Toyonaka [Tojonaka] Esperanto-Grupo: http://www.bongo.ne.jp/~teg/kurso.htm
tre bonega pag^o, mi nur volos helpon se eble de kelkajn samideano
Edukado.net al mi ŝajnas ankaŭ teĥnike tre bona. (Mi eĉ uzadnivelon necesan ne estas atinginta). Ĉu oni povus, aldone, aranĝi ke liveranto al *Lerniloteko* sendante ion ajn, la samon kvazau sendu ankau al si mem? Eble, tiaokaze, sendinte ion fuŝe, oni povus reuzi sian kompilaĵon kun modifoj.
Blazio Vaha
Mi gratulas al ĉi tiu utila hejmpaĝo kaj deziras multe da sukceso !!!
Bernhard Maurer http://www.fen-net.de/~ea1448
Bela kaj utila paĝo.Mi bezonas trovi personoj ke volas korespondi per leteron.Se vi volas aŭ konas iu ke volas sendu al mi vian adreson.
Mi lernas E-on de kelkaj monatoj. Mi trovas vian paĝaron tre agrabla (ne tro kolora, kaj bone aranĝita). Mi interesiĝas pri ĉiuj ekzercoj, kiujn mi povas sole fari. Gratulon, kaj dankon al ĉiuj, kiuj enretigas (kaj enretigos) ekzercojn.
Kiel malfelicha estas mi, kiu ne estas hejme konektita al la Reto! Pasiiga TTT-ejo.
Mi tre s'atas la novan Lernilotekon. Nun oni tre facile trovas novan aldonon. Belege!
Sufiĉe utila TTT-ejo, ho ve mi ne funde esploris, SED mi havos ŝancon! ;-)
Gratulojn pro via bona kaj altvalora laboro. Mi deziras al vi multan sukceson,Sofino