Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

161.
Boomee Kim-Limdblom (Svedujo, Stokholmo) je 2003-01-07 00:00:00

Gratulon kaj bonan daŭrigon en ĉi jaro al la kara projektteamo!

160.
Danuta (Pollando) je 2002-12-22 00:00:00

Feliĉan jaron 2003 por ĉiuj!

159.
inga johanson (Svedujo, gotenburgo) je 2002-12-20 00:00:00

Mi farig'is gasto 11311 Felic'an novan jaron al c'iuj kaj bonvenon al Gotenburgo 2003

158.
Jehoŝua Tilleman (Israelo, Kirjat-Mockin) je 2002-12-16 00:00:00

Korajn gratulojn por la 1-a datreveno!

157.
Monika Molnar (Hungarujo) je 2002-12-15 00:00:00

FELIĈAN NASKIĜTAGON edukado.net!!! ;o) Amike, Monika

156.
Maciej (Pollando, Kutno) je 2002-12-15 00:00:00

Mi kore gratulas kaj deziras konstantan sukceson! Maciej

155.
Danuta (Pollando) je 2002-12-13 00:00:00

Multajn jubileojn, multan kunlaborantan esperantistaron kaj fortojn al la redaktoraro deziras Danuta.

154.
Grosjean Mireille (Svislando) je 2002-12-13 00:00:00

Saluton!! Mi uzas la okazon por denove gratuli vin pri EDUKADO-NET, kiu estas miriga ilo por geinstruistoj. Vi faras bonegas laboron pri ĝi. Mi ne uzas ĝin pormomente, ĉar mi ne instruas E-on. Sed mi povas imagi, ke geinstruistoj tra la mondo uzas tiun ege utilan perretan ilon. Fartu bone!! Festu Kristnaskfeston feliĉe kaj havu bonan feliĉan novan jaron 2003. Elkore Mireille

153.
SABATIER THERESE (Francujo) je 2002-12-13 00:00:00

Mi estas la 10940a, mi gratulante vin pro la laboro farita, patroprenas je la 1a datreveno, esperante ke ĝi atingos la 11 111an la 15an de decembro. Bedaŭrinde mi ĝenerale ne havas tempon sufiĉan por konsulti la TTTpaĝojn. Plie, tiu informo pri la unua datreveno estis por mi okazo ekscii pri viaj. Daŭrigu. Mi ankaŭ propagandos por viaj TTTpaĝoj. Tereza

152.
Cui Jiayou (Ĉinujo) je 2002-12-13 00:00:00

Elkore mi gratulas al nia reto pro la sukceso kaj mi esperas ke nia reto povos havi pli bonan atingon!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 66 67 68 69 70 71 72 73 ... 86

Kopirajto © 2001 - 2023 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.