Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

190.
SIMIZU Yuko (Japanujo, Miyazaki [mijazaki]) je 2003-12-14 00:00:00

Saluton. Iom aldone al la mesaĝo n-ro 191. Se la problemo de minuskla nomo "esperanto" estas ne konata, por tio mi kolektis/-as argumentojn sur mia retpaĝo:
Kial ne esperanto?

189.
Mila van der Horst (Nederlando, Hago) je 2003-12-09 00:00:00

Jen mia komento: Kun intereso mi legis preskau ĉiujn opiniojn (komentojn).
La plej interesa por mi estas la opinio nro.176 ĉar ĝi tuŝas tre aktualan lingvan problemon, skribi la nomon de la lingvo majuskle. Lasttempe oni komencas skribi ĝin minuskle klarigante, ke en naciaj lingvoj oni skribas ĝin tiel. Jes, tio estas vero sed...ĉiuj aliaj lingvoj havas landojn kaj ĝia nomo estas adjektiva formo de la land-nomo. Esperanto ne havas landon do ĝia formo estas substantiva, do ni devas akcepti ĝin kiel NOMO kaj lau regulo la nomojn oni skribas majuskle.
Mi konstats, ke tiu eraro skribi ĝin minuskle, aperas pro ne bona kono de la lingvo precipe de E-instruantoj, kiuj mem ofte skribas ĝin minuskle, do lernantoj jam dum la kurso lernas erare. Poste venas erara uzo en E-revuoj (ne en ĉiuj sed en kelkaj), komencantoj komencas imiti kaj tiel disvastiĝas erara skribo de nia lingvo.

Mi do apelacias al ĉiuj E-instruantoj, ne faru tiun eraron mem, kaj ankaŭ de diru, ke E-to estas facila lingvo, sed diru, ke ĝi estas LOGIKA lingvo, tiam vi estos pli proksima al vero. Mi ankoraŭ aldonus, ke lernante Esperanton oni samtempe lernas LOGIKE pensi.Tion mi spertis mem kaj ofte observis ĉe aliaj.

Finante mi salutas ĉiujn uzantojn de Gastlibro kaj GRATULAS al prizorgantino dezirante SUKCESOJN al ĉiuj. Mila el Hago.

188.
Wei Yida (Ĉinujo, Foshan, Guangdong) je 2003-12-07 00:00:00

mi tre aprecas ĉ tiun retejon, precipe ties utlajn paĝarojn. nun en la kolegio, kie mi laboras, bezonaniĝas 2-3 anglalingvaj instruistoj, kiuj povas paroli esperanton. Kaj ili estos asignitaj kiel instruistoj de paroliga kaj auskultiga kursoj. tiuj, kiuj havas intencon iri ĉi tien por instrui, kontaktu min.

187.
Stanislaw (Pollando, Lublin) je 2003-11-17 00:00:00

Saluton!

186.
Elda Doerfler (Italujo, Trieste) je 2003-11-13 00:00:00

Jam delonge mi eskciis pri ĉi tiu paĝaro, kaj de tempo al tempo iom tro fulmorapide rigardis la diversajn erojn. Hodiaŭ dum longa tempo mi traserĉadis, konsultis, provadis ekzercojn ktp: pro kio? Ĉar morgaŭ mi komencos instrui al kursanoj je duagrada nivelo, kaj mi deziris aldoni ion novan al mia kutime uzata instru-materialo. Nu, kion diri? Dankegon, ĉar mi elŝutis, kaj elŝutis, kaj elŝutis novajn ideojn, novajn ekzercilojn, novajn instru-amuzilojn, kio certe igos la lernadon pli interesa kaj entuziasmiga. Gratulojn al Katalin kaj al ĉiuj kunlaborantoj! Certe en estonteco mi plurfoje vizitos ĉi tiun ttt-ejon.

185.
Aini Vaaraniemi (Finnlando, Taivalkoski) je 2003-11-10 00:00:00

Saluton denove! Mi jam hodiaŭ uzis la materialon de lerniloteko en mia kurso. Mi trovis interesajn taskojn tie. Dankon!

184.
Aini Vaaraniemi (Finnlando, Taivalkoski) je 2003-11-07 00:00:00

Saluton! Mi estas instruanto de esperanto. Mi kredas ke mia membriĝo al ĉi-komunumo estos fruktodona por miaj kursanoj kaj por mi mem!

183.
maritza gutierrez (Kubo) je 2003-10-28 00:00:00

Admirinda kaj utila paĝo por geinstruistoj. Mi nepre komentos pri ĝi per la havanaj radioelsendoj. Gratulojn! maritza

182.
Altan (Mongolujo) je 2003-10-24 00:00:00

Salutas kaj gratulas vin nova membro de ILEI por la jaro 2004.
http://www.personal.rdg.ac.uk/~llp02maa/index.htm

181.
Luiz Carlos Lemos (Brazilo) je 2003-10-21 00:00:00

Silenta Preĝo (Al S-ro A L L Santos, granda amiko kaj esperanta batalanto).

Se ni ja luktas, se ni batalas
Se ni suferas, se ni sopiras,
Se ni ja revas, se ni ja sonĝas
Kaj se al sonĝon ridante iras...

Se ni revenas, se ni ne timas
Ke al ni alvenos pezaj fosiloj,
Se perlabore ni realigas
Mirindan taskon esti plugiloj...

Se ni klopodas por doni al mondo
Fekundan semon, per paca kanto
Se ni lernigas, se ni ekzemplas
Homaran senton de Esperanto...

Se ni ne lacas farante tion,
Kion ni amas, ĝis nia fin'
Ni ĉiam laboru, fidante Dion
Kaj Dio certe ja benos nin!

Kaj Dio benos, kaj ni laboros
Fidante ĉiam je Granda Reĝo
Kaj ni rimarkos, ke al Reĝ' Okuloj
Laboro estas silenta preĝo!
***************************
Gov. Valadares MG ' Brazilo
Oktobro ' 2.003

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 65 66 67 68 69 70 71 72 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.