Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Sukcese okazis la Unua Esperantista Kunloĝo en urbo Shenyang de Nordorienta Ĉinio dum la 12-a kaj 13-a de aŭgusto en 2002,kun 30 partoprenintoj,el kiuj venis s-ro Bak Giwan kun sia edzino de Koreio kaj s-ro Trano de Brazilo,kaj la venonta okazos en urbo Chanchun en decembro 2002. Ĉiuj interesiĝontoj estas bonvenaj.
Kun garanda intereso mi studadas ĉi tiun paĝon. Estas aparta ĝojo kapabli orientiĝi ĉi tie helpe de mia speciala porblindula softvaro. Tutkore mi dankas kaj gratulas al la prizorganto(j).
Saluton Gekaraj! Mi estas la 7777-a vizitanto kaj samtempe la 140-a komentanto (eĉ se tio ne estas la unua fojo de mi). Ĉu estas iu premio por tiuj belaj numeroj? ;o) Multajn sukcesojn por la estontaj paŝoj en edukado.net! Amike, Monika
Gratulon por pli-bonigo de la pagho. Aldone por plia pli bonigo : la verdaj literoj sur blua koloro ne klare aperas kaj malfacilas legi. Bv shanghi la kolorojn au pli forte kontrastigi la du kolorojn. Ankau aliaj verdaj literoj estas iom malfortaj kaj malfaciligas legadon. Bonan daurigon!
Mi deziras interkontaktiĝi kun geesperantistoj kaj la fondaĵoj de Esperanto, kiuj devas esti en Vladivostok kaj en aliaj regionoj de Rusio, pli malproksime de urbo Jixi por kunlaboro kaj agado.
Tre bona kaj bela retpaĝo! Certe tiu ĉi paĝo instigas nin lerni kaj instrui Esperanton! Mi esperas, iam, kontribui por ĝi... Ricevu miajn elkorajn dankojn!
Adriana (Brazilo)
Mi gratulas vin pro tre klara, interesa kaj informplena retejo. Tre profesie farita kaj delonge bezonata en Esperantujo.
Pro la ekfunciigo de Lerniloteko, edukado.net iĝas pli konsultinda kaj diskoniginda.
Post fini la kurson sub la altenivela gvidado de Boris Kolker, - "Vojaĝo en Esperanto-Lando", tiu paĝaro estis la plej grava afero, kiun mi trovis en Esperantujo. Gratulojn al vi, samideanoj. Ni estu kune.
kore, Gloria Galli
Plaĉa kaj utila ilo. Mi revenos.