Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Mi kun ĝojo konstatas, ke la Lerniloteko ĉiam pli kaj pli larĝiĝas. Tre bone! Nur tiel plu! ;)
Valorus multe pli da tempo dediĉi al edukado.net por konatiĝi pli detale kun ĝi! Kiam mi havos tiun pli da tempo, tiam mi "revenos". Ĝis kaj dankon!
Edukado.net estas plaĉa, kaj utila. Espereble rapide ĝi evoluos, kaj aperos sur ĝi pli multe da materialoj. Gratulojn!
La paĝaro "Edukado" estas profesinivela kaj admirinde bona. Certe, iom post iom ĝi kompletiĝos kaj enhavos pli-malpli ĉiujn valorajn lernolibrojn. Per komuna laboro oni kreos trezoron, el kiu ĉiu povos ĉerpi. Mi deziras citi el la antaŭparolo al mia lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando:
"Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata. Esperanto-lando estas tiel ĉarma lando, ke ĝi meritas esti enloĝata de lingve altkleraj civitanoj sed ne de duon-analfabetoj ĉiam pretaj elmigri en Mal-Esperanto-landon. Regi Esperanton perfekte povas ĉiu, ankaŭ vi, kara leganto. Ekdeziru tion kaj iom klopodu por realigi tiun deziron. La rezultoj superos viajn esperojn kaj atendojn. Nia devizo estu: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!"
Ni, instruistoj de Esperanto, klopodu efektivigi tiun devizon.
Mi povas nur laŭdi kaj plaŭdi tiun ĉi paĝojn! Bone organizitaj, ili ofertas nekalkuleblan servon kaj al instruantoj kaj al lernantoj. Gratulon!
Mi maltrafis la premion ĉar mi estas jam la 5008-a vizitanto! Sed mi gratulas kaj esperas ke baldaŭ estos 10.000 (...kaj denove premio!). Christian (red. de "Le monde de l'espéranto")
Ĉu ekzistas nur la internacia ekzameno? Aŭ kiuj ekzamenas gelernantojn, ne havas tempon raporti pri sia praktiko? Aŭ mi serĉis en malĝusta loko? - Mi vidas, ke mia ĉi-tiu vizito estas la 5002a: gratulon pro la multaj vizitoj! Blazio
Mi volas serĉi KUNLABORANTON ĉar mi planas fondi privatan Esperantan lernejon pri turismo kaj aliaj fakoj. Se vi interesiĝas pri la plano, skribu al mi.
Mi tre ĝojas, ke nun komencas pleniĝi la ekzercaro. Sed kial ĝi estas nomita "Lerniloteko"? Ĉu temas pri teko por lerniloj? ;-) Kial ne "lernilkolekto"? Aparte amuze ja estis trovi la ekzercon "Kiel mi veturu al Tromso?". Ja ofte mi starigis al mi la saman demandon ;-))
Saluton! Gratulon pro la tre bela kaj utila paĝaro! Mi kaj mia filo Zhuang Rui ofte vizitis ĝin. Viziti la paĝon estas nia granda ĝuo! Bonan sukceson al via projekto! Tutkoran Dankon!