Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Mi volus scii se mi povas aĉeti komercaĵojn iuloke kiel transgruaĵoj, insignoj aŭ pingloj kun la verda stelo en si. Bonvole retskribu min.
Mi certe pli kaj pli uzos tiajn utilajn kaj interesajn e-o ilojn, kiujn ankoraŭ mi ne vere konas. Mi nur bedaŭras ke mi ne antaŭe vizitis tiujn paĝojn. Kaj, aldone, mi ŝatas ke ĉi-tie oni povas korekti aŭ modifi sian komenton, diference je aliaj lokoj.
Utila paĝaro. Min interesis fari la antaŭtestajn ekzercojn por la ILEI ekzamenoj, kaj ankaŭ la specimenojn de ili.
Ĉi tiu estas ege bona ttt-ejo. Ĉi tie oni povas trovi kaj eksciĝi pri multaj Esperanto-aferoj kaj ankaŭ trovi amikojn kaj lernilojn!
MI LERNIS TUI LINGVO EN MIA LANDO SED BEDAURINDE NI NE HAVAS EBLECON POR LERNI MULTE.DO MI TRE BEZONAS HELPON POR LERNI LA ESPERANTO EN LA TUTE MONDO .MULTE DANKON...POR HIKMATA
Ege interesa retejo! Mi trovis multe da interesaj ekzercoj kaj informos vin pri reagoj de la kursanoj.
Kara Katalin!
Mi estas simple ravita. La laboro de la pedagogoj estas gravega en la nova, lingva situacio de la Eŭropa Unio. Via eksterordinare bela kaj utila hejmpaĝo estos la motoro de kreado de kunĉenaĵo de EŬROLERNEJOJ, kie oni instruas la EŬROPAN NORMLINGVON, ESPERANTON.(Vidu la ĉapitron "Eŭropa normlingvo - necesa eŭropa identigilo" en la libro de Zlatko Tiŝljar: - "Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj".) Mi proponas aldoni al la listo de E-lernejoj la nomon kaj precizan adreson de la kontaktpersono/E-pedagogo, por ke tiuj lernejoj pli facile povu teni kontaktojn unu kun la alia. La EŬROLERNEJOJ estos ja la referenclokoj, kiam oni proponas la instruadon de Esperanto, kiel la unua fremda lingvo kaj kiel kapabloevoluiga lernobjekto.
Mi dankas kaj per miaj modestaj fortoj apogas Viajn klopodojn
Ludoviko Molnar, Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
Gratulon pro tiu bela laboro, kiu multe helpas por instrui la lingvon. amike, Chris.
Nia grupo studis per Venus la fina venk.La ĉeestantoj ŝatas multe la tekston, kvankam kelkafoje la kompreneco estu malfacila. La venontan jaron, post la someraj ferioj, ni daŭrigos la lernadon.
Mi dankas la verkiston pro sia laboro. Korajn salutojn.
Tute hazarde mi trovis vian tiel utilan servon. Mi estas ravita kaj dankema. Gratulojn!