Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Estimata Katalin K!
Hodiaŭ mem mi ricevis la KD-on de edukado.net k imagu kian kontentan mi estas!
Mi dankegas al vi! Ĉion bonan! Olga Lidia
Kara Olga,
La sendita KoDo estas donaco de Mila van der Horst Kolinska (NL), kiu per tiu materialo decidis subteni vin en via agado por Esperanto.
Mi estis kaj vidis. Dankon. Kun plezuro mi denove vizitos viajn paĝojn. Salutoj al ĉiuj ! www.henriko@.poczta.onet.pl ankaŭ SMS - +48 694 616 554
Mi estas tre feliĉa! Mi trovis interesegan TTT-paĝaron. Mi klopodas eniri ĉiam kiam eblas por mi.
elkore. Olga Lidia
Koregan saluton al la paĝaro!
Mi estas instruistino pri kemio kaj nun instruas esperanton por 14-17 jara junularo en du vilaĝaj lernejoj en Litovio. Mi trovas Vian paĝaron ege utilan kaj petas helpi al mi kaj ĉirkau 30 miaj gekursanoj per Edu-KoDo. Postan reeĥon garantias.
Morgaŭ mi alpoŝtigos al vi kaj via grupo unu ekzempleron de la KoDo, kaj esperas, ke vi trovos ĝin utila en via laboro. La disko estas donaco de la fondaĵo ESF.
Konsultinda afero
Kiel sekretario de sekcio de ILEI, mi multe devas danki al tiu-ĉi paĝo, ĉar ĝi estas vere utila al tiuj geesperantistoj, kiuj fakte serĉas ilojn por plibonigi siajn lingvokapablon kaj kulturnivelon. Ne malfacilas konstati, ke ties enhavo estas ĉiam tre aktuala kaj oni pretigas ĝin per zorgemaj kaj kompetentaj manoj. Plejespereble ĝi estos modelo por estontaj iniciatoj.
Saluton al ĉiuj! Mi estas ĝoja ke,tiu reto ekzistas kaj bone funkcias.Sed mi ankoraŭ ne trovis io ajn anonctabulon.Ĉu troviĝas io anonc-tabulo por E-istoj? Lasttempe en Mongolio multaj junaj homoj lernas esperanton.Sed bedaŭrinde ankoraŭ ne funkcias kurso. Se iu profesia instruist(in)o interesiĝas por instrui E-on por mongolaj gejunuloj aŭ volas labori kiel volontulo,do tuj kontaktu kun mi.
Estimata Batzaya, Ni havas anonctabulon, kiun vi trovas sub la sekcio EDUKA SERVO. Jen la rekta ligo Anoncoj. Bonvolu tie, fine de la paĝo lasu vian anoncon.
Dankante vian opinion, salutas vin: Katalin Kovats, la redaktorino
Tre Feliĉan Naskiĝtagon!!! Via filo