Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Gratulojn 2500 aktivaj esperantistoj! Kiam aliuloj demandas, kiom da esperantistoj ekzistas mi povas respondi , ke almenaŭ 2500 aktivas , sekvas retejon de edukado.net kaj interparolas. 357 kandidatoj la 9-an de junio Bonan sukceson al vi ĉiuj!
Korajn gratulojn pro via grandega sukceso!!! Vi vere meritas multegajn laŭdojn pro via admirinda laboro por nia bela lingvo, kara Katalin!
Plej amike el Francio, Nordo.
Mikelo
PS : Mi ankaŭ aligis al la KER ekzameno, kiu okazos en Arras.
Kara Katalin, elkore mi gratulas al vi la multnombran (jam 337!) kvanton da aliĝintoj al venonta sesio de KER-ekzamenoj. Vi nun jam atingis grandegan sukceson. Mi esperas tamen ke paŝo post paŝo pli da Esperanto parolantoj sekvos. Varman saluton kaj sukceson!
Karaj,
La serio pri falsaj amikoj estas belega! Mi plene konsentas, ke indas ĝin eldoni libroforme aŭ iel tiel.
Ĉu vi memoras min? Ni renkontriĝis en Barcelono. Mi estas la pli maljunila de la Kongreso kaj mi deklamis mian poemon en la finfesto. Ĉu vi memoras? Mi iros al la Tuluso pro la ekzameno kaj ni revidos tie. Kore saluton!
Saluton miaj karaj
Mi estas Oumar, el Sengalo kaj loĝas en Dakaro. Mi tre ŝatas esperanton kaj mi havas multajn malfacilojn por lerni ĝin ĉar mi ne laboras, mi estas studento kaj ne havas Komputilon. Ĉi tie la lingvon ne estas konita kaj en nia nacia E-Klubo ni ne estas ke 5 membrojn sin helplon.
Bonvolu ni bezonas Helpon kirl Komputilon aŭ librojn por disvastiĝi ĉi tiu lingvo de paĉo
Amike
Oumar
Bonan tagon!!!
Mi lernas Esperanton kaj mi ŝatas. Mi ŝatas la www.edukado.net. Mi gratulojn vin.
Saluton,
Mi gratulas vin pri via grava laboro por Esperanto. Mi ofte uzas la kursmaterialon de Edukado.net. Tio multe helpas min por instrui !
Dauhrigu kaj fartu bone !
Samideane via
Bruno HENRY
Kara Katalin,
Sinceran gratulon al vi kaj al Edukado.
Mi deziras al vi pli da sukceso en via belega laboro per Edukado por disvastigo de Esperanto, por ke ĉiuj projektoj kaj aktivaĵoj kiuj vi intencas entrepreni ĉi jare sukcesu. Por ke vi trovu multe da sinceraj, bonvolemaj homoj kiuj pretos helpi vin kaj suporti kun la atingo de viaj celoj. Por ke 2012 alportu multajn belegajn momentojn al vi, pli da amikeco, feliĉo, bona sano, sukceso, ĝojeco kaj paco. Koran dankon pro via laboro kaj entuziasmo per kiu vi inspiras multajn homojn.
Kara Katalin, tutkore mi gratulas vin, la teamon prizorgantan, kaj la uzantojn, de edukado.net okaze de la dek jaroj de laborado. Koran gratulon!