Teknikaj postuloj


Teknikaj postuloj por uzi ProctorExam

Por trapasi retan ekzamenon tra la ProctorExam-programo vi devas kontroli la subajn kondiĉojn:

 

Vi povas uzi ProctorExam je

  • Vindozo 8 kaj pli,
  • Mac OS X kaj pli,
  • ChromeOS kaj
  • la plej multaj Linukso-distribuoj (64-bit Ubuntu 14.04+, Debian 8+, openSUSE 13.3+, aŭ Fedora Linux 24+. Kontrolu vian operaciumon ĉi tie.

Necesa retumilo: La platformo ProctorExam postulas, ke vi uzu la lastan version de Google Chrome. Kontrolu vian retumilon ĉi tie. (Se vi ne povas solvi la uzon de Chrome, kontaktu la organizanton, ĉar necesos trovi alian solvon por la ekzamenkontrolo.) 

Retkonekto: Necesas bona interreta konekto kaj ni rekomendas, ke vi uzu eternetkablon por certigi pli stabilan konekton. Ni rekomendas minimumon de 1,5 Mbps alŝuto kaj eĥosondo (ping) sub 25 ms. Kontrolu vian interretan rapidon ĉi tie.

Retkamerao: Simple vizitu ĉi tiun paĝon kaj sekvu la instrukciojn. Se vi vidas vian bildon, via kamerao estas tute preta al reta ekzameniĝo!

Mikrofono: Ene de Proctor vi ne bezonos mikrofonon, sed por parola ekzameno ene de Zoom, jes ja. Se vi volas kontroli, ĉu ĝi funkcias bone, vi povas testi ĝin ĉi tie

Teknikaj postuloj rilate al la KER-ekzamenpaĝo

Trapasi retan ekzamenon, ricevi la taskojn kaj solvi ilin rete necesas ke vi povu uzi la paĝaron, konstruitan por tiu celo. 

 

La retejo atingeblas kaj bone funkcias tra la sekvaj retumilioj: Firefox, Chrome, Edge kaj Safari en Windows/Mac.

Antaŭ la ekzameno vi ricevos pasvorton. Ĉu via komputila sistemo vere taŭgas por uzi la ekzamenpaĝon ni testos kune kun la testado de la proctor-sistemo. Vi ricevos inviton por trapasi teknikan testadon (kiu okazos en la KER-retejo, sed kiun vi povos atingi tra Proctor).

En la KER-retejo vi devos trapasi 15-minutan teknikan teston, kie per simplaj ekzercoj, ni konigas al vi la retejon mem kaj ties funkciadon kaj regulojn. Tiun testadon vi devos fari je unu monato antaŭ la ekzamendato. Se vi volas ne nur unufoje trairi la teston, bv kontakti la organizantojn.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.