Reguloj

Sciendaĵoj pri ProctorExam


Jen kelkaj konsiletoj kaj reguloj aplikeblaj por testantoj.
Nepre legu ilin antaŭ ol vi komencas vian ekzamenon.             

  A. KION VI DEVOS DISPONI, ALPORTI, KUNHAVI
1 Tekkomputilo aŭ tablokomputilo
Por trapasi vian ekzamenon, vi bezonas komputilon, ĉar la kromprogramo bezonata por kunhavigi vian ekranon estas nur kongrua kun tekkomputilo aŭ tablokomputilo. (Tio signifas, ke vi ne povas trapasi ekzamenon tra telefono aŭ tabulkomputilo).
2 Google Chrome
La instalado de programaro en via komputilo ne estas necesa. Tamen, ni forte konsilas uzi Google Chrome por ke vi povu funkciigi la lastan version de la ekrankundivida etendo.
3 Fotado de identigilo
Ni devas identigi vin per via studenta karto, pasporto, ID-karto aŭ kondukpermesilo, kiu havas vian nomon kaj foton sur ĝi. Nepre kovri privatajn informojn, kiel ekz. studentan numeron.
4 Saĝtelefono aŭ tabulkomputilo (Nur por tiuj, kiuj uzos du kameraojn en Proctor)
Vi eble devos uzi la fotilon de via inteligenta telefono aŭ tabulkomputilo.  Via testa organizanto informos vin ĉu tio aplikeblas. Vi devos elŝuti nian apon (34MB), kiu estas kongrua kun ajna Android 5.1 aŭ pli alta kaj iOS (Apple) 10.0 aŭ pli alta. Por elŝuti la iOS-apon, alklaku ĉi tie. Por Android, alklaku ĉi tie.
Noto: Huawei P30, Samsung Galaxy A3 (2016), Google Pixel 3 kaj pli novaj ne kongruas kun nia aplikaĵo.
5 Konstanta interreta konekto
Ni postulas konstantan interretan konekton (vifio estos bezonata por poŝtelefona dissendo) kun minimuma alŝuta rapido de 1,5 Mbps (atentu: ĉi tio ne estas via elŝuta rapideco). Ni forte rekomendas, ke vi uzu eternet-kablon por certigi stabilan konekton.
  B. KIEL ARANĜI VIAN EKZAMENLOKON
1 Via ĉambro estu bone lumigita
Vi devus esti klare videbla ĉiam. Tra la agorda procezo, vi povos vidi kion via retkamerao kunhavas. Certiĝu, ke lumigado estas sufiĉa kaj ne estas  kontraŭlumo.

2 Vi estu sola
Vi devus esti la sola dum la ekzameno en la ejo. Vi rajtas neniun kontakti dum la ekzameno, peti helpon aŭ informojn, krom peti teknikan helpon de la organizantoj aŭ de la helppaĝo de la koncernaj retejo.

Nepre kaŝu ajnajn privatajn informon aŭ aĵojn, kiujn vi ne ŝatus montri (ekz. bildojn aŭ privatajn objektojn).

3 Kamerao estu lokita dekstre
Kaj por via retkamerao kaj saĝtelefona fotilo, ni devas povi bone vidi vin kaj vian ĉirkaŭaĵon. Kontrolu la videofluojn kiuj estas prezentataj sur via ekrano post kiam vi komencas vian ekzamenon, ili montros al vi precize, kio estos registrita kaj kiel.
  C. NENIU ALDONA ILO aŭ APARATO

 

1 Neniuj kromaj aparatoj
Normale vi ne rajtas uzi pliajn aparatojn, ekz. duajn ekranojn aŭ telefonojn/tabulkomputilojn

Estas kelkaj esceptoj:
- Kiam saĝtelefono estas postulata pro sia fotilo, sed ties telefona funkcio evidente ne estas malpermesita.
- Iuj iloj, kiel kalkuliloj, estas permesitaj nur kiam la ekzamenaj instrukcioj tion diras.
- Aĵoj kiel medicinaj helpaj aparatoj aŭ aĵoj povas esti uzataj se necese, sed vi devas montri ĉi tion al la kamerao, eĉ antaŭe anonci al la organizantoj.

2 Neniuj aŭdiloj

Vi ne rajtas aŭskulti, aŭdi aferojn, kiuj ne apartenas al la ekzameno. La kontrolisto devas povi aŭdi tion, kion vi aŭdas, por ke la ekzameno validu. Do, la sono, ekz. dum la aŭskulta parto de la ekzameno venu el via komputilo. 


 
3 Ne parolu (aŭ kantu)
Ajna bruo kaj parolado estos identigitaj kiel suspektinda konduto, do certigu, ke vi estas en trankvila medio kaj ke vi detenu vin de laŭta parolado (eĉ kun via kato). 

 

 4 Higienaj paŭzoj

Dum aŭdkomprena ekzameno (maks. 90-minuta) ne estas permesate uzi necesejon.Vi devos resti en la fotila kadro dum la ekzameno. Certigu, ke vi aranĝu viajn aferojn antaŭ ol komenci la ekzamenon.

Dum skriba ekzameno (pli longa ol 2 horoj) vi rajtas eliri al necesejo. Se pro malsano antaŭvideblos pluraj tiaj okazoj, bv anonci tion antaŭe al la organizantoj. 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.