Novaĵoj

Ekparolu! en la jaro 2023

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-01-13 20:17:06

 Ni fiere informas la membraron pri tio, ke nia programo  Ekparolu!  estas ankoraŭ la plej populara kaj utila parto de nia retejo.  Ekde ĝia starto en 2016 ĝis la jarfino 2023 niaj geonkloj okazigis 4522 sesiojn . En tiu ĉi  jaro la genevoj povis ĝui 514-fojojn helpon, ofte multe pli longe ol dum 30 minutoj.  El la 99 geonkloj ĉi-jare laboris 41 geonkloj, el...

Legi pli...

Sep novaj personoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-12-14 21:12:26

Okaze de la 22a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net ni denove festas per premiado de personoj, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. Ni kreis PANTEONOn por hejmigi en unu loko niajn heroojn. Nia Panteono estas ne nur por forpasintoj, sed ankaŭ vivaj aktivuloj povas eniri ĝin kun memverkitaj biografioj, honorataj la 15an de decembro. Do, estas ĝuste ili, kiuj jam scias la ĝojigan novaĵon kaj nun venas la vico de la movadanoj, kiuj povas ekkoni, kiujn ni elektis ĉi-jare por...

Legi pli...

Invito al nia naskiĝtaga festo

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-12-01 02:12:51

Okaze de la Zamenhofa tago kaj naskiĝdatreveno (la 22-a!) de edukado.net ni denove organizas retan feston. Ni invitas la membrojn de la retejo al zoom-kunveno. Kion vi kunportu?  Vin mem, kompreneble. Inter la multaj Esperanto-eventoj dediĉu por edukado.net kelkajn minutojn, tio jam estos donaco por ni.  Se vi povos  pretigi mallongan (ĉ. unuminutan) ...

Legi pli...

Voĉdonu pri la ekzamenperiodoj de 2024

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-11-12 23:12:33

En 2023 en la KER-ekzamenoj de UEA sukcesis 104 ekzameniĝintoj el 31 landoj, inklude Aŭstralion kaj ankaŭ Afrikon. La ekzamenoj okazis parte ĉeeste, parte rete, en ĉiuj niveloj de nia KER-sistemo de B1 ĝis C2. Fine de la jaro ni povas fieri pri 2754 KER-atestiloj en 82 landoj .  La KER-Ekzamena Centro de UEA tre baldaŭ devas decidi pri la ekzamena agendo por la jaro 2024. Ni diskonigis enketilon por ekscii la preferojn de la kandidatoj pri la...

Legi pli...

Bonvenon en Torino!

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-07-29 11:03:41

Hodiaŭ komenciĝos la 108a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio Sylvain kaj mi, Katalin jam estas surloke kaj prepariĝas al niaj programoj kaj antaŭĝojas renkonti multajn el niaj membroj kaj konatoj. Ankaŭ ĉi-jare edukado.net aktive partoprenos en la evento. Ni realigos la kutimajn paroligajn kursojn je du niveloj, en kvar tagoj de la kongreso, do atendos komencintojn kaj spertulojn por amuzaj aktivaĵoj. La kursotagoj estos: dimanĉo, lundo, mardo kaj ĵaŭdo. La personoj, kiuj ĉeestos ĉiujn 8 lecionojn de Katalin ricevos atestilon. La unua programo estos la ...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.