Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

90.
ANGEL GARCIA (Hispanujo, Santander) je 2002-02-22 00:00:00

Interesa enhavo kaj bone kompostitaj paĝoj kun supersignoj. Mi atendas plian informon pri ekzamentipoj.

89.
Gados Laszlo (Hungarujo) je 2002-02-21 00:00:00

edukado.net estas tre bela kaj utila. Elkore mi gratulas al vi ĉiuj.

88.
Jorge Angel Tarducci (Italujo, Bologna) je 2002-02-17 00:00:00

Mi parte legis, tamen bone impresis min. Mi apogas tion kion diris M. Casartelli. Amike

87.
Hugo Mora (Kostariko) je 2002-02-16 00:00:00

Kiel jam delonge e-instruisto, mi tutkore gratulas vin. Via retpaĝo helpos ne nur nin, instruistojn, sed ankaŭ ĉiujn interesiĝantajn pri e-o tutmonde. Samtempe, ĝi faciligos al ni la retkomunikadon kun aliaj e-istoj ĉie. Legante la retadresojn de la komentintoj, oni ja povas aserti, ke vi altgrade kontribuas al amika, helpa, vera tutmondiĝo! Ĉiam antaŭen! Hugo Mora

86.
DOI Hirokaz (Japanujo, Jokohamo) je 2002-02-11 00:00:00

Mi ĉiam serĉis pli efikajn metodojn de instruado, instrmaterialo ktp., la celo estus atingota en tiuj ĉi paĝeroj.

85.
Sedo (Ĉinujo) je 2002-02-08 00:00:00

Mi ofte vizitas la hejmon kaj mi pensas, ke ĝi estas bona loko por la komunikiĝado inter la tutmondaj esperantistoj. En 2004,la 89-a UK okazos en Pekino, bonvenigu varmege vin Ĉinio!

84.
Ru Bossong (Nederlando, Eindhoven) je 2002-02-08 00:00:00

Mi tuthazarde eksciis pri via paĝaro. Korege mi gratulas vin pro via iniciato kaj laborego jam farita. Bv daŭrigi!Mi legas, ke multaj aktivuloj kaj esp.eminentuloj jam reagis kaj entuziasmiĝis pri via agado.
La reto esta LA ilo por en nia suferanta mondo disvastigi lingvon, je kies manoj ne gluiĝas sango.
Gratulegon kaj dankegon pro via laboro jam farita kaj farota. Ru Bossong - Eindhoven - Nederlando

83.
Molnar Laszlo (Hungarujo, Ŝaroŝpatak) je 2002-02-07 00:00:00

Kial gestudentoj elektas Esperanton Postla akreditacio de Esperanto en Hungario en 2ooo-kvalifikinte ĝin viva lingvo kaj deklarinte eblecon por akiro delingvoekzamenoj-atestiloj-baz-,mez-, altgrada, multaj gestudentoj ekkonis la avantaĝojn, vivokapablon, uzeblecon de la internacia lingvo.La nombro de interesiĝantoj de tago al tago kreskas, montrante ĝian rimarkindan renaskiĝon. Alvenis la tempo ago-tagi -per ĉiuj racionaj argumentoj kaj praktikaj faktoj-pruvi -ekzistas vera komunikilo por solvi la problemon,kauzitan de multlingveco interese de la homaro.La solvo estas: ESPERANTO Molnar Laszlo docento

82.
molnar laszlo (Hungarujo, saroŝpatak) je 2002-02-06 00:00:00

Ĉimomente mi trovis paĝon kaj tuj mi aldonas ĝojigan informon por Esperantujo En la nova Instrua Centro de Ŝaroŝpataka Porinstruista Fakultato de Miŝkolca Universitato-Norda Hungario-la 2-an de februaro komenciĝis porekzamema prepariga E-kurso por altlernejaj gestudentoj, universitatanoj, interesuloj La nova formo de edukado donas fruktodonajn eblecoj por nia ŝatata Esperanto
Molnar LASZLO DOCENTO

81.
Liu Minghui (Ĉinujo, Changchun) je 2002-02-05 00:00:00

Mi volas korespondi kun esperantistoj per nia lingvo diskutante diversajn temojn. Garantie respondi!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 75 76 77 78 79 80 81 82 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.