Fotoj - vojklarigo

Vi devas vojaĝi per la oranĝkolora metroo, ĝis la antaŭlasta haltejo, M. JASENEVO.
Prefere eniru la lastan vagonon (el la direkto de la urbocentro) kaj kiam vi alvenis al la stacio kaj eliras el la vagono turnu vin maldekstren.
Trairante la vitrajn pordojn denove maldekstren.

Kiam vi trairis la tunelon kaj alvenas al la libera aero ekiru dekstren, iom supren laŭlonge de la vojo, Novojasenevskij prospekt. Iru ĝis granda vojkruciĝo, kie vi devas halti pro trafiklumo.

Transiru la vojon kaj jam de tie vidas grandan domkomplekson de deketaĝaj domoj. En ilia korto estos la lernejo.
Iru, iru ankoraŭ eble 100-200 metrojn kaj alproksimiĝu al la domoj apud iu granda ujo, eble rubujo. La domnumeroj estos 16.
Dekstre estas iu "Remont obuvi" sed vi ne al tiu direktu iru, sed

maldekstre serĉu la unuan trairejon de tiu domaro kaj vi alvenos al la kortego.
Iru laŭ la trotuaro/vojeto/pado. Vi unue vidos infanĝardenon, multkoloran, kaj la dua, tutflava duetaĝa konstruaĵo estos nia lernejo. 

 

     
 
     
 
 
 

 

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.