Ni helpu

En tiu ĉi paĝo edukado.net listigas tiujn agadojn, kiujn nia estraro opinias subtenendaj. Ni alvokas la membraron informiĝi kaj laŭeble kontribui, helpi. 



Nia paĝaro daŭre bezonas monfontojn por modernigoj, konstruo de novaj moduloj, financado de teĥnikaj kostoj. Se vi estas regula uzanto kaj volas montri vian kontentecon per monkontribuo, bv fari. Estas jam kelkaj personoj kaj kluboj, kiuj aŭtomate regule ĝiras monsumon, kvazaŭ estus ilia membrokotizo. Ni ŝatus, se multaj el vi sekvus ilian ekzemplon.

Jen nia paĝo de subtenantoj kaj sponsoroj.

 

En septembro 2014 startis nova kursprogramo de Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Poznan (Pollando). Tre gravas, ke tiu formado restu viva, studu tie novaj studentoj, kiuj poste en sia lando povas labori ekzemple por la oficialigo de Esperanto, ĝia enkonduko en la instrusistemon. Nun ni tre bezonas helpon por subteni studontojn, ĉefe el Brazilo.  Vidu, kiuj ili estas, kion ili bezonas. La paĝo por studontoj en Poznan estas ĉi tie. 

 

                                                           

Multaj personoj, ĉefe en nepagipovaj landoj, volonte trapasus la KER-ekzamenojn, sed ili eĉ la malaltigitan ekzamenkotizon ne povas pagi. Se vi povas donaci monon por subteni kandidatojn el iu speciala lando aŭ ĝenerale, bv viziti tiun nian paĝon.

Dankon al vi ĉiuj pro ajna helpo kaj atento. 

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.