Novaĵoj

Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon RETE en junio-julio?

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-03-12 20:58:52

UEA anoncas tri ekzamenperiodojn por la jaro 2022: • en junio-julio estos eblo rete trapasi ekzamenojn, tio signifas ke ĉiu el sia propra hejmo povos ekzameniĝi, • en aŭgusto dum la UK kongreso estos paperaj, ĉeestaj ekzamenoj kaj • fine de novembro en la malnovaj formoj, kadre de la Tutmonda Ekzamentago ni organizos ĉeestajn sesiojn, dise en la mondo.              ...

Legi pli...

Forpasis Claude Nourmont

Kategorio: Movado; Dato: 2022-02-25 23:15:01

  Kun granda malfeliĉo ni informas vin pri la hodiaŭa forpaso de Claude Nourmont, grava movada aktivistino, kiun ni multaj konis, fruktojn de kies agado multaj el ni ĝuis aŭ profitis.  Antaŭ kvin jaroj, kiam mi invitis ŝin kompili sian propran vivresumon, ŝi plendis, ke malfacilas ĉion memori, malfacilas ĉion mallonge resumi. Kiam ni nun legas la prezenton en nia Panteono , ni komprenos, ke ŝi vere multege faris, laboris por ni. Se vi ne konis ŝin, bonvolu nepre legi pri ŝia vivo, se vi konis ŝin, ankaŭ tiam vidu, en...

Legi pli...

Poznano: Virtuala interlingvistika sesio

Kategorio: Movado; Dato: 2022-02-15 18:00:25

  La  interlingvistika grupo kiu startis en septembro  2021, komencis sian duan semestron virtuale per la februara sesio (2-13.02.2022).  Aktuale 33 gestudentoj (el 18 landoj) plenumis siajn ekzamenojn de la unua semestro kaj sekvis la novajn kursojn. La multnacieca partoprenantaro kreis veran internacian etoson, ebligis la kompletigon de la temoj el diversaj flankoj (kontribuo de ekstereŭropanoj) kaj viglajn diskutojn. La semestro daŭris 4 plenajn tagojn kun tage po dek lecionoj. Aldoniĝis antaŭ kaj post la semestrotagoj sume 6 aliaj tagoj kiam la 33 studentoj en kvaropaj grupoj...

Legi pli...

INTERNACIA TAGO DE EDUKADO

Kategorio: Movado; Dato: 2022-01-21 01:16:07

MESAĜO DE UEA, ILEI KAJ TEJO AL UNESKO KAJ UNUIĜINTAJ NACIOJ OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE EDUKADO, 24 JANUARO 2022 Mesaĝo sendita al UN kaj Unesko. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon!  “Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco” – tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24-an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata...

Legi pli...

Rekorda nombro de sesioj en Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-01-13 00:24:32

Ekparolu! estis la programo kaj agado en 2021 pri kiu edukado.net pleje povis fieri.  Ne nur pro tio, ĉar ni atingis rekordan nombron de okazigitaj sesioj ( 893 ), sed ankaŭ ĉar aliĝis al la teamo 10 novaj geonkloj, kiuj donis pli da fortoj kaj vario. Ĝojigis nin ankaŭ tio, ke pluraj genevoj petis pli kaj pli da novaj sesio-pakaĵoj de 10 renkontiĝoj. En la pasinta jaro ni sukcesis realigi ankaŭ plibonigon de la reta sistemo, nome ebligi,...

Legi pli...

1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.