Novaĵoj

Proksimas la datoj de la retaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-05-20 20:13:40

Bonvolu legi aŭ al la foto klakante vidi kaj aŭskulti la plej freŝajn novaĵojn pri la KER-ekzamenoj. En la sekva monato eblos trapasi KER-ekzamenojn en niveloj C1, B2 kaj B1 rete, el via hejmo, sen la neceso atendi, ke okazu ekzamenoj en via urbo aŭ lando, aŭ vi devu vojaĝi al la kongreso. Ni esperis atingi per tiu ekzamenformo ankaŭ tiujn esperantistojn, kiuj vivas izolite aŭ tiujn, kiuj pro la pandemio malvolonte partoprenus grupan aranĝon. Nia teamo multe laboris por realigi tiun...

Legi pli...

Informiĝu kaj aliĝu al la retaj ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-04-18 20:54:04

Ni informas ĉiujn interesiĝantojn pri la retaj ekzamenoj, okazontaj en junio kaj julio, ke la aliĝebloj estas malfermitaj.  Pro la fakto, ke por rete ekzameniĝi oni devas koni kaj plenumi plurajn teknikajn kondiĉojn, ni petas unue nepre legi la informojn ĉe la  koncerna paĝo kaj en ties subpaĝoj. Por helpi orientiĝi kaj doni konsilojn, en la nomo de la organizantoj, Katalin Kovats okazigos plurajn retajn konsulthorojn, al kiuj senanonce kiu ajn estas bonvena. La informsesio estos en la programo Zoom.  ...

Legi pli...

Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon RETE en junio-julio?

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-03-12 20:58:52

UEA anoncas tri ekzamenperiodojn por la jaro 2022: • en junio-julio estos eblo rete trapasi ekzamenojn, tio signifas ke ĉiu el sia propra hejmo povos ekzameniĝi, • en aŭgusto dum la UK kongreso estos paperaj, ĉeestaj ekzamenoj kaj • fine de novembro en la malnovaj formoj, kadre de la Tutmonda Ekzamentago ni organizos ĉeestajn sesiojn, dise en la mondo.              ...

Legi pli...

Rekorda nombro de sesioj en Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-01-13 00:24:32

Ekparolu! estis la programo kaj agado en 2021 pri kiu edukado.net pleje povis fieri.  Ne nur pro tio, ĉar ni atingis rekordan nombron de okazigitaj sesioj ( 893 ), sed ankaŭ ĉar aliĝis al la teamo 10 novaj geonkloj, kiuj donis pli da fortoj kaj vario. Ĝojigis nin ankaŭ tio, ke pluraj genevoj petis pli kaj pli da novaj sesio-pakaĵoj de 10 renkontiĝoj. En la pasinta jaro ni sukcesis realigi ankaŭ plibonigon de la reta sistemo, nome ebligi,...

Legi pli...

KER-ekzamenoj eniras novan fazon

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-12-14 23:54:58

Ekde 2008, pere de sia Komisiono pri Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), konsistigita de Katalin Kováts (gvidanto), Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti, UEA funkciigas la unulingvan KER-ekzamensistemon pri Esperanto por la niveloj B1, B2 kaj C1. La sistemo estis konstruita laŭ la kriterioj de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), ĉe kiu Zsófia Kóródy estas reprezentanto de UEA. Ĝi funkcias kunlabore kun Edukado.net kaj estis validigita de la ŝtata ekzamencentro ITK (nuntempe ORIGO) de la Universitato Eötvös Loránd de Budapeŝto (Hungario). Ekde la funkciigo de la sistemo UEA kontrakte...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.