Novaĵoj

Programoj de edukado.net dum la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-07-16 18:38:29

Program-agendo de Edukado.net kaj Katalin Kovats dum la kongresa periodo                 Tago Dato Komenco UTC * Fino UTC Prezentformo Temo Alirformo ...

Legi pli...

Enketo pri lerniloj

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-07-04 10:19:11

  Estimataj Kolegoj, Edukado.net lanĉis enketon pri la lerniloj, kiujn oni uzas nuntempe por INSTRUI Esperanton. Do, ni nun demandas NUR  instruistojn . Ni scivolas pri tio, kiuj lerniloj (libroj kaj aliaj materialoj) estas la plej popularaj kaj kial.   La eksplicitaj demandoj rilatas principe al internacie uzataj lerniloj, sed estas eblo listigi...

Legi pli...

Prelegoj kaj seminario pri la Manlibro

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-05-03 09:33:52

En decembro 2020 aperis la 4a eldono de la Manlibro pri instruado de Esperanto . Ĝi estas reredaktita, ampleksigita kaj enhavas multajn novajn informojn pri la evoluo de lingvolernigaj novaĵoj de la lasta jardeko.  Nun ni lanĉis novan sekcion en edukado.net, dediĉitan nur por la Manlibro kaj koncernaj informoj, aldonaĵoj. En tiu paĝo vi povas legi ankaŭ pri la rilata, nun organizata somera evento.  Por ke la aĉetintoj pli bone komprenu la libron, havu helpon trastudi ĝin, kompreni kaj bone utiligi ĝin,...

Legi pli...

Pri la nova RISKO-ludo kaj premioj

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-01-30 14:30:56

La 15an de januaro ni lanĉis la duan turnon de nia populara RISKO-ludo.  La unua turno funkciis  ekde aprilo 2013 ĝis la lasta tago de la jaro 2020. Entute ludis 1138 personoj el 72 landoj pluraj el ili ĉiun sinsekvan tagon dum 1400 tagoj en preskaŭ 5 jaroj. La ĉirkaŭ 1600 demandoj (en tri kategorioj) estis luditaj 369 638-fojojn. Por aliaj detaloj vidu la statistikan paĝon .  Ekzistas nur 8 demandoj al kiuj venis 100-procente perfektaj respondoj. El ili 7 apartenas al la kategorio...

Legi pli...

Morgaŭ ni fermos RISKOn, sed ...

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-12-30 13:36:32

           Mi havas por vi malbonan kaj bonan novaĵojn.  La 31a de decembro estos la lasta ludtago de RISKO. Post unu tago ni fermos la ludon. La paŝon ni faras por revigligi la ludon kaj ebligi al ĉiuj, kiuj jam atingis la maksimuman limon ludi, reveni al la ludo plenrajte.  Ferminte RISKON ni konservos la statistikaĵojn kaj kreos paĝon...

Legi pli...

1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.