C2-enketilo
La ekzamenkomisiono de UEA planas enkonduki novan KER-nivelon, nome la plej altan ŝtupon C2.
La ellaborado de la nivelo kaj ties testoj, ilia provado kaj enkonduko de la nova formo kostos multe da labortempo kaj energio. Do, ni devas scii antaŭe, ĉu valoras investi por tiu celo nian tempon.
Ni ŝatus scii, kiom da personoj pretus ekzameniĝi laŭ la nova ŝtupo.
Ni kreis tre simplan enketilon, kaj petas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri tiu nivelo aŭ havas opinion pri la temo, viziti la enketilpaĝon kaj esprimi sin.
Sciu, ke respondo al la demandoj ankoraŭ ne estas aliĝo. Vi ne estos devigata trapasi ekzamenon, sed vi ricevos informon pri la eblo.
Dankon, Katalin Kovats, edukado.net, respondeculo pri la UEA/KER-ekzamenoj.