Instrumaterialoj

Al la komenco

Informoj

Titolo:Verba gimnastiko
Verkinto(j): Sylvain Lelarge
Tipo:Ekzerco
Kategorio:Gramatika
Temo:Metodika konsilo
Retpoŝtadreso:sylvainlelarge [ĉe] gmail [punkto] com
Priskribo:Ideo kiel per movoj instrui la verban tempon.
Nivelo:A1
Lingvo:Esperanto
Solvoj:ne
Klarigoj:jes
Kreodato:2004-04-21 00:00:00
Lasta redakto:2011-02-09 18:41:32
Montroj:20663
Elŝutoj ĉe la malnova paĝaro:288
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 237; Viaj elŝutoj: 0

VerbaGimnastiko_2004-04-20  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 237
Kreodato: 2004-04-21 00:00:00

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 13; Mezuma noto: 4.85; | Aldoni propran opinion

13.
kokino je 2011-09-20 18:41:25   

Kara Sylvain, mi uzas vian verban gimnastikon jam en mia dua leciono sed mi iomete ŝangis ĝin: per la du manoj kaj brakoj, oni faras ampleksajn gestojn, kiel vi montris sur la bildo.Mi aldonis alian geston por la finaĵo ' i ' : per la du manoj, oni desegnas horizontalan linion komencante de la ombiliko kaj disigante la du manojn. Dankon pro la ekzerco!

12.
Forigita uzanto je 2011-04-02 14:34:09   

Ŝajnas tre utila tekniko ...Mi certe uzos ĝin kun miaj lernantoj...

11.
fejfi je 2011-03-07 14:42:12   

Dankon por viaj tempo-gestoj, mi komencas uzi ilin kun miaj komencantoj. Bedaŭrinde, ke mi ne malkovris ilin jam pli frue...

10.
gildamunoz je 2010-12-02 04:07:52   

Mi tre dankas vin, mi kutime uzas tiun ideon por as,is,kaj os sed estas novaĵo por mi uzi gestojn por us kaj u, mi uzos ilin, krome mi uzas la batpiedon por la akuzativo "n" kiel Katalin faras kaj tion tre ŝatas la studentoj.

9.
Beatrice Allée je 2007-11-11 08:08:59   

Kiel diris Doron, tutsimple genia!!! Dankegon pro la indiko pri la rapida ripetado, mi tuj ekprovos tion morgaŭ dum la leciono.

8.
Doron Modan je 2007-01-03 01:20:32   

Genia ! En Florenco Katalin montris la imperativon kiel forta, vertikala, obstina piedbato al la tero (anstatau pugno al la mano). La gelernantoj ridegis. Jhus hodiau mi faris tion en Tel-Avivo kaj diris (samkiel mi vidis che Katalin en Florenco): "nun faru rapide: is-as-os-us-u, is-as-os-us-u". Kolosa sukceso...

7.
redaktoro je 2006-11-30 22:15:35   

Dankon por la komplimentoj. Ni nun serĉas teĥnikan solvon por ne nur foti, sed ankaŭ filmi la danc-gestojn. Dua tia provo okazos dimanĉe en Belgio, en Loveno-la-Nova dum la tiea kurso. Ni informos vin pri la rezulto.

6.
Françoise Jeanne Pellegrin je 2006-11-30 21:46:52   

Belega gimnastiko pri la verboj: gratulon !Mi ege ŝatis vian korelativan gimnastikon en Firenze;ĉu ne eblus foti ĝin kaj meti ĝin kiel lerniloteko ankaŭ ?

5.
GUY MARTIN je 2006-10-02 09:49:11   

Jes ja kiam mi ekinstruis, tiu gimnastiko estus utila; do mi uzu ĝin kiam mi tuj renkontos miajn novajn lernantojn. Mi dankas vin.

4.
Johan Van Eenoo je 2004-05-25 20:22:59   

Simpla sed efika metodo uzinda!
Al nederlandlingvaj lernantoj mi montras la jenan similecon :
vAndaag (hodiaù) : -As
gIsteren (hieraù) : -Is
mOrgen (morgaù) : -Os
PBS-ojn
Johan Van Eenoo

3.
Danuta je 2004-04-27 13:21:32   

Bonega!

2.
Saliko je 2004-04-22 12:29:30   

La verba gimnastiko estu ĉie uzata!
Mi uzos ĝin se mi trovos lernantojn.

1.
Marie-Hélène je 2004-04-21 19:22:33   

Trafe ! Jen bona memorilo, dankon !
Elkore, MHelene

Kopirajto © 2001 - 2021 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.