Instrumaterialoj

Al la komenco

Informoj

Titolo:Hundo estas ...
Verkinto(j): Katalin Kováts
Dirk De Weerdt
Sylvain Lelarge
Kálmán Smidéliusz
Paŭlo Balkányi
Tipo:Kanto
Kategorio:Komprena
Temo:Kanto kun komprenekzerco
Retpoŝtadreso:katalin [ĉe] ikso [punkto] net
Priskribo:Kanto kun bilda komprenekzerco.
La kanto (2 min. 14 sek.) elŝuteblas sube en MP3-formato.
La redaktoro aparte dankas ĉi tie la desegniston Dirk de Weerdt. Liajn 13 kolorigeblajn bildojn, elprinteblajn sur A4-folioj kaj bone uzeblajn enklase ni povas sendi al vi, se vi tion mesaĝe petas de la redaktoro.
Vi trovas alian ekzercon Hundo estas ... kun truoj kiu ligiĝas al tiu ĉi.
Nivelo:A1, A2
Lingvo:Esperanto
Solvoj:ne
Klarigoj:jes
Kreodato:2004-11-23 00:00:00
Lasta redakto:2011-10-13 10:50:46
Montroj:29838
Elŝutoj ĉe la malnova paĝaro:271
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 665; Viaj elŝutoj: 0

Hundo estas - sondosiero  MP3 .mp3
Elŝutoj sume: 350
Kreodato: 2010-08-19 11:16:18

Hundo estas  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 315
Kreodato: 2004-11-23 00:00:00

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

9.
lawenda je 2016-11-15 16:22:44   

Jes, vere agrabla kanteto... Al infanoj plaĉos! Dankon. Krystyna

8.
Brilanta je 2016-11-13 16:17:38

Vigla kanto kun bunta vorto provizoro, kvazaŭ rakonto. Kantoj devintus akompani nin dum lingvokursoj kiel ofte plej eble! Dankon por publikado de ĉi kanteto!!

7.
fringilla13 je 2014-02-25 20:27:51   

La kanto tre plaĉis al miaj gelernantoj. Ni ne lernis ĉiujn strofojn, sed sufiĉe multajn. Mi uzis ankaŭ la amuzajn bildojn - krom tiu pri la vino kaj blondknabino, ĉar tio ne estas temo interesa por infanoj. Estis pli multaj bildoj (12) ol lernataj strofoj (8), la infanoj devis diveni, kiu bildo apartenas al kiu strofo. Ili devis ankaŭ argumenti, kial kelkaj bildoj restis. Dankon por la plaĉa materialo!

6.
Larisa je 2011-12-20 10:27:39

Estas tre bona en instruado de komencantoj. Jubilea komento.

5.
Iwona Kocieba je 2005-01-27 22:21:39   

Ĝi estas por mi brila ekzercmodelo, rekomendinda por ĉiu instruanto (ne nur por tiu, kiu instruas infanojn) por montri, kiel oni povas instrui. Ĉiam amuzaj tekstoj kun bildoj estas allogaj (se aldoniĝas muziko , eĉ pli) . Ĉi-foje la internacia kunlaboro liveris vere brilan rezulton. Graluton al ĉiuj kunlaborantoj ! Pritakso : 5 steloj ! (+1, ĉu eblas ? ;-))
Ĉu vi trovos tempon kaj energion por fari similajn ekzercojn ?

4.
Monika je 2004-12-08 15:53:28   

Elstara internacia kunlaboro kun elstara rezulto! Dankon!

3.
Nguyen Xuan Thu je 2004-11-27 07:24:09   

Mi aplaŭdas vin pri la nova interesega kanto. Tre amuza maniero por auŝkulti, kompreni memori novajn vortojn. Kombinaĵo de muziko, bildoj kaj vortoj tre efikas por lerni. Miaj gelernantoj certe ĝuos agrablan kaj utilan tempon.

2.
Marc Bavant je 2004-11-23 21:31:27   

Amuza kanto, bele ludata, bone kantata, taŭge ilustrita...

1.
László Vörös je 2004-11-23 17:56:23   

Mi nun intencas elŝuti la instruilon, kiu estas pormi iomete koplika. Por havi kontakton
mi devas uzitelefonon, kio por mi multe kostas.
Do mi ankoraŭ ne vidis la verkon. Mi nur konas la verson, tial mi estas konvinkita, ke
la verko estas eminenta.
Sincere:
Laci

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.