Instrumaterialoj
Informoj
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 15; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion
Ĉi tiu tasko delonge apartenas al mia ilarujo. Mi ofte uzas ĝin dum staĝoj por enkonduki tiun temon. Dankon Katalin!
Post skribaj kaj gramatikaj lecionoj de nia E-kurso, ni ŝatus ekzerci nian aŭdkomprenon. Tiu ĉi rakonto estas interesa, simpla kaj mallonga. Tiam la kursanoj kiujn estas komencintoj povus utiligi ĝin bone. Dankon! estas bona kursmaterialo.
La materialo estas absolute uzinda kaj ŝatata de la lernantoj, kvankam por kelkaj iom malfacila, depende de la fakto ĉu la respondoj devas esti laŭ vorte aŭ laŭ sence?
Mi uzas pdf kun komencntoj kaj ĝi estas perfekta ja multon eblas diveni laŭ konteksto! Tre bona kaj ege ofte de mi uzebla ekzerco!
Tre bona. Legu la subajn komentojn!
tre bona lernilo ĝi estas. La rakonto estas relative facile komprenebla, sed la demandoj postulas detalan aŭskultadon.
Multan dankon, tre bona teksto por komencantoj!
Dankon por via rimarko.
Vi kaptis eraron, kiun mi ne rimarkis. Jen la sekreto kiun mi nun publike konfesu:
Unue temis pri indianino, sed ĉar mi ne trovis taŭgan ilustraĵon pri indianino mi ŝanĝis tion en la teksto je afrikanino. Sed mi forgesis ŝanĝi la vorton en la demandaro.
Nun mi korektis la eraron, alŝutis la novan dokumenton kaj kun dankemo pensas pri vi. Amike, Katalin
Kiel komencanto mi ŝatis la ekzercon pli la refleksivo. Nur la unuan demandon mi ne komprenis : kial la afrika Fati ŝanĝiĝis en la indiana Fati ? Ĉu neatendita kontinenta drivo ?
Kore.
Tre bone faritaj lernaĵoj/instrumaterialoj. Oni bone povas apliki la materialojn. Multan dankon.
Tre bona ekzerco, ne nur kiel helpilo pri la refleksivo, sed ankaŭ kaŭze de ĝia belega dezajno kaj kompreneble kaŭze de la (bonega)akompananta sonmaterialo. Profesia laboro! Gratulon kaj dankon!
Tiu ĉi lernilo estas simpla, bone pripensite por komencantoj. Precipe valoras tio, ke sur la kontrolpaĝo, ĉiuj frazoj komenciĝas kun aliaj
demandvortoj laŭ la simplaj tabelvortoj. Tiel la lernantoj devas ekzerci, kaj enkapigi la gravajn gramatikaĵojn. La sonmaterialo bone estas akomodite al la instrugrado.
Mi jsus elŝutis la ekzercon. Mi faros ĝin baldaŭ kaj poste sendos al vi komentojn.
Unuavide la ekzerco ŝajnas tre bona.
Bona ekzerco por lerni pli pri la refleksivo. Ĝis nun mi ne aŭskultis la rakonton sed morgaŭ mi aŭskultos ĝin. Multan dankon.
Perfekta apliko de sona kaj skriba teksto. Temo de la rakonto, realisme kaj eduke selektita. La sonteksto ĉarme saturita de hungara fonetiko, tamen konjektebla. Modela kaj imitinda lernilo por komencintoj kaj progresantoj.