Instrumaterialoj

Al la komenco

Informoj

Titolo:Tro laca post longa vojaĝo
Verkinto(j): Svetlana Smetanina
Tipo:Ekzerco
Kategorio:Gramatika
Temo:-ig kaj -iĝ
Retpoŝtadreso:svsmetanina [ĉe] mail [punkto] ru
Priskribo:20 frazoj kaj apuda listo de radikoj, kompletigendaj per -ig aŭ -iĝ, laŭ la senco de la frazo. Kelkfoje eblas pluraj bonaj solvoj.
La ekzercon ni konsilas por B1 kaj B2-niveluloj ne nur pro la gramatikaĵo mem, sed ankaŭ pro la uzata vortostoko.
Nivelo:B1, B2
Lingvo:Esperanto
Solvoj:jes
Klarigoj:ne
Kreodato:2009-11-26 00:00:00
Lasta redakto:2013-01-11 13:59:26
Montroj:10839
Elŝutoj ĉe la malnova paĝaro:141
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 204; Viaj elŝutoj: 0

Tro_laca_post_longa3  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 204
Kreodato: 2009-11-26 00:00:00

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 12; Mezuma noto: 4.83; | Aldoni propran opinion

12.
akrocefalo je 2014-10-12 18:45:58   

Laste uzata dum daŭriga kurso en nia klubo. Amuza pro la diskutoj pri ebla uzo de nekutimaj solvoj.
Mankas la radikoj star- kaj nervoz- en la kolumno.

11.
frans je 2013-01-11 13:57:24   

Tre bona ekzeco, eĉ por jam malnovaj esperantistoj.

10.
Ivo Schenkel je 2010-02-10 16:15:08   

Tre bona ekzerco! Cetere plurfoje eblas pluraj respondoj.
Mankas tamen en la listo de uzendaj radikoj: star-, nervoz-. Sed mi kredas ke jam iu notis tion.

9.
michel DECHY je 2009-11-28 14:46:34   

Dankon kaj gratulojn

8.
Kim KEEBLE je 2009-11-27 14:58:57   

Tre bona kaj helpema ekzerco. Dankon.

7.
Mónika Molnár je 2009-11-26 23:08:02   

Tre bona ekzerco! Tamen, por la 12a mi konsentas kun Joseph, kaj mi metus en la solvojn parenteze ankaŭ "foriĝas", eĉ se zamenhofe ĝi estas "blankiĝas". Ja sence kaj gramatike ĝi ĝustas, sed ne ĉiuj komencantoj/-intoj konas la zamenhofan proverbaron, tamen ni ne punu ilin en gramatika testo pro proverb-konaj mankoj.

6.
Víctor Solé je 2009-11-26 19:19:37   

Bonege!

5.
Víctor Solé je 2009-11-26 19:05:13   

Bone, ĉion solvita!

4.
Redaktoro je 2009-11-26 14:51:19   

Kara Joseph, vi tute pravas, mi mistajpis la solvon. Temas ja pri zamenhofa proverbo, do, ni ne rajtas ŝanĝi ĝin je nia volo aŭ kalveco, ĉu?

3.
Joseph van der Vleugel je 2009-11-26 14:20:26   

En la 12-a frazo mi dirintus (estus dirinta ?) "De zorgoj, ne de jaroj foriĝas (aŭ blankiĝas) la haroj" ĉu ne ?

2.
Redaktoro je 2009-11-26 11:07:25   

Dankon, Victor.
Ĉu krom la radiko nervoz- vi trovis alian mankantan?
Tiun ĉi mi ĵus aldonis.

1.
Víctor Solé je 2009-11-26 10:26:37   

Gekaraj,

En la solvo aperas vortoj, kiuj ne estas inter la elekteblaj.

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.