Instrumaterialoj

Al la komenco

Informoj

Titolo:Amletero por skribi kaj faldi
Verkinto(j): Petra Smidéliusz
Conny Matheus
Tipo:Ekzerco
Kategorio:Gramatika, Legokomprena, Miksita
Temo:-ig, -iĝ
Retpoŝtadreso:ConnyMatheus [ĉe] web [punkto] de
Priskribo:Amletero kun truoj por aldoni -ig kaj -iĝ (aŭtoro Petra Smidéliusz) kaj praktika konsilo pri faldado de amletero, kaj ĝenerale pri la graveco de korespondado (aŭtoro Conny Matheus).
Nivelo:B1, B2
Lingvo:Esperanto
Solvoj:jes
Klarigoj:ne
Kreodato:2010-08-16 23:19:52
Lasta redakto:2011-08-17 17:53:32
Montroj:22212
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 470; Viaj elŝutoj: 0

Enamiĝinte  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 296
Kreodato: 2010-08-17 08:16:40

Faldinstrukcioj-Koron por Esperanto-nova versio  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 144
Kreodato: 2011-08-17 17:52:12

Faldinstrukcioj - Koron por Esperanto  PDF .pdf - ne plu aktuala
Elŝutoj sume: 30
Kreodato: 2011-08-16 22:27:20

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

6.
Grazina je 2016-02-28 06:12:12   

Mi forgesis noti la stetetojn :-(

5.
Grazina je 2016-02-28 06:11:24

Tre bona kaj utila ekzerco kaj ĉiam amuzas min, ke dum la lastaj jaroj miaj lernantinoj decidas ke li estas obsedita maniulo kaj danĝera, dum pli maljunaj generacioj ĉiam kompatis la junulon kaj nenian danĝeron rimarkis. Do, la vivo ŝanĝiĝas... sed ekzerco restas utila, dankon Petra!

4.
Katalin je 2011-08-17 10:45:10   

Jene mi aldonas mane kaj kunigitaj multajn opiniojn kiuj aperis pri la amletero en nia malnova paĝaro.

Jerzy Antonio WALASZEK
Retadreso: klaku ĉi tien
Dato: 22-08-2010
Taksado: 5
Komento:
Trafa, konvinka kaj emocie kredinda teksto estas pli ol instrua, ech eduka - gratulon !

Ugo Alessandro De Riu
Retadreso: klaku ĉi tien
Dato: 19-08-2010
Taksado: 4
Komento:
interesa kaj iom amuza

Cao Truong thi Le
Retadreso: klaku ĉi tien
Dato: 18-08-2010
Taksado: 5
Komento:
La leciono estas tre utila kaj interesa!

Maria Nazaré de Carvalho Laroca
Retadreso: klaku ĉi tien
Dato: 17-08-2010
Taksado: 5
Komento:
Gratulojn al Petra Smidéliusz !Tiu ekzerco tre plaĉis al mi!!! Bonega, interesa kaj amuza!!! ;)

Víctor Solé
Retadreso: klaku ĉi tien
Dato: 17-08-2010
Taksado: 5
Komento:
Karaj, En la truoj oni devas ankaŭ aldoni finaĵojn -i, -is, ktp (ne nur -ig- kaj -iĝ-) Tre bona letero!

László Laci Vörös
Retadreso: klaku ĉi tien
Dato: 17-08-2010
Taksado: 5
Komento:
Bonega ekzerco. Elkore salutas Vin! László Vörös

Arlette Plutniak
Retadreso: klaku ĉi tien
Dato: 17-08-2010
Taksado: 5
Komento:
Tre amuza teksto, kiu certe ege plachos al niaj inaj kaj malinaj lernantoj !!! Interese uzi ig kaj igh en amindumado !

cyriel van dijk
Retadreso: klaku ĉi tien
Dato: 17-08-2010
Taksado: 5
Komento:
Eduke tre valora rakonto!

ximin zhang
Retadreso: klaku ĉi tien
Dato: 17-08-2010
Taksado: 5
Komento:
La teksto estas bona kaj interesa,dankon!

margaretha symoens
Retadreso: klaku ĉi tien
Dato: 17-08-2010
Taksado: 5
Komento:
bela teksto por ekzerci malfacilaĝon, dankon!

Josef S^emer
Retadreso: klaku ĉi tien
Dato: 17-08-2010
Taksado: 5
Komento:
TRe bona kaj interesa teksto!

3.
anna_lowenstein je 2011-08-17 09:58:38   

Kompatinda junulo! Li bezonas la helpon de psikologo. Se mi estus Anjo, mi nepre evitus lin, eventuale petus lin ne plu sekvadi min - eble eĉ informus la policon, ke iu ĝenulo daŭre observas min kaj malkovris, kie mi loĝas. Povus konduki al interesa diskuto!

2.
tiderat je 2011-01-16 17:03:41   

Tre bona ideo! Mi ege ĝojas, ke mi povas doni interesan ekzercon al miaj lernantoj! Amike: Edit

1.
Katalin je 2011-01-14 13:58:19   

Petra, ĉe tiu ĉi ekzerco en la nova retejo estis 11 komentoj kiuj ne plu videblas en la nova retejo. Eble Jevgenij povos transporti ilin, ja estus iom malfeliĉige perdi la komentojn. Do, atendu iom ankoraŭ por vidi ilin.

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.