Instrumaterialoj
Informoj
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 8; Mezuma noto: 4.67; | Aldoni propran opinion
Morgaŭ mi gvidos staĝon, kaj tiu ekzerco tre utilos por varmigi la neŭrojn de la staĝontoj! Dankon al vi.
Dankon, Nancy, mi fari la korektojn....
Tre bone, sed bonvolu korekti 6 foje la vorton tablevortoj, kiu devas esti tabelvortoj. En la titolo de la pagho Solvo : korektu Ekzerco-serio (mankas co)
Bone elpensita tasko, mi certe povas uzi ĝin dum miaj lecionoj. Dankon!
Denove tre utila ekzerco por nia daŭriga kurso. Multan dankon !
Dankon, Anna, pro la atentigo. Evidente mi alŝutis ne la lastan version de la dokumento. Pri kontorlado vi tute pravas, kaj kredu min, mi faras ĉion, kion mi fizike povas... , sed ne ĉiam facilas kaj redakcia helpo ne estas. Venas nur publikaj kritikoj, post aperigoj de materialoj, sed mi jam eĉ pri ili ĝojas, ĉar tiel almenaŭ estas komentoj. Priopinii la bonajn aferojn, danki ion oni ne plu kutimas. Estas iom malinstige kaj por mi kaj por la kreintoj de la ekzercoj.
Atentu pri pluraj eraroj, kiuj malfaciligas la ekzercon.
I, 1, B. Ŝi renkontiĝis kun li hieraŭ, tiam la vetero estis tre plaĉa. Oni ne povas simple sekvi la unuan frazeron per alia, kiu komenciĝas per la vorto "tiam". Necesas punkto aŭ punktokomo. En tia frazo kun komo nur la vorto "kiam" taŭgus.
I, 2, C. Mi vizitos vin iun tagon. Sed por plenigi la truon vi proponas nur "iu", ne "iun". Eĉ pli malbone, en la solvoj vi skribis "iu tago".
1,3,E. La solvo povus esti aŭ "sin" aŭ "lin/ŝin/ilin" ktp.
2,1,B. La solvo estas "nenion", sed supre vi proponis nur "neniom".
2,2,B. La infanoj havas kion??? (Legu atente! Ankaŭ ĉe la solvoj.)
Mi proponas, ke necesas provlegi pli atente antaŭ ol dissendi la ekzercojn!
Tre utila. Dankon!