Instrumaterialoj

Al la komenco

Informoj

Titolo:Kiom alta estas ...?
Verkinto(j): Petra Smidéliusz
Tipo:Ekzerco
Kategorio:Gramatika
Temo:numeroj, akuzativo de mezuro, kvalitoj
Retpoŝtadreso:p [punkto] smideliusz [ĉe] gmail [punkto] com
Priskribo:Celo estas kadre de grupkonkureto, ekzerci sin pri numeroj kaj uzi akuzativon rilate mezurojn.

La materialo konsistas el 8 demandoj pri mezuroj de objektoj, lokoj, geografiaĵoj. Ni proponas du alirojn: en la unua oni devas taksi la numerojn, en la dua elekti ilin el listo.
Gravas ke dum la grupa konkureto oni diskutu en Esperanto aplikante kaj la skemon LA TURO ESTAS XX METROJn ALTa kaj la enkondukajn frazojn, donitajn en la klarigo.
Nivelo:B1, B2
Lingvo:Esperanto
Solvoj:jes
Klarigoj:jes
Kreodato:2012-12-13 10:05:51
Lasta redakto:2012-12-13 10:13:47
Montroj:7409
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 270; Viaj elŝutoj: 0

Kiom alta estas - nova  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 253
Kreodato: 2012-12-13 23:10:14

Kiom alta estas  PDF .pdf - ne plu aktuala
Elŝutoj sume: 17
Kreodato: 2012-12-13 16:42:14

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; Mezuma noto: 4.29; | Aldoni propran opinion

8.
akrocefalo je 2012-12-17 16:28:42   

Dankon denove pro la nova ekzerco. Uzebla dum la venonta sesio de nia kurso.

7.
Monika je 2012-12-13 22:30:41   

Tre bona ideo! Mi uzos ĝin. Dankon, Petra!

6.
ADelm je 2012-12-13 16:37:21   

La respondo por la kvina demando (173 jaroj) ne estas proponita supre de la ekzerco; la aliaj jes.
Por la aliaj demandoj oni povas imagi serĉi la respondon, ekz. je vikipedio, sed por tiu estas malpli facila, mi pensas.

5.
kolombisto je 2012-12-13 15:30:04   

Bonega instrumaterialo por komencantojn tial, ĉar helpas ekzerci la uzadon de mezurunuon, al progresantoj tial ĉar informas ekzemple min,
neniam mi pensis kaj sciis ke la lago Bajkal estas tiel profunda, kaj la fama ponto tiel longa.

4.
Katalin je 2012-12-13 13:42:49

Jes, jes, temas pri 180-190 tunoj, 180 000 -190000 kilogramoj. Dankon.

3.
Desmares je 2012-12-13 13:20:31   

Laŭ mi estas eraro pri la de blua baleno: la proponita solvo estas 190 kilogramoj. Mi opinias ke temas pri tunoj , ne kilogramoj...(aŭ vi pripensas bebo baleno!...)

2.
Katalin je 2012-12-13 12:48:49   

DECIDES estas rezulto de stulta ortografia programo, kiu superskribis miajn vortojn. Dankon pro la atentigo. Mi ĵus ŝanĝis la tekston.
Sed fakte mi ĝojas, kaj opinias ke valoris fari eraron, ĉar ŝajnas ke tio estas la sola maniero elvoki reagojn.

1.
galeno je 2012-12-13 12:43:24   

Kia formo estas "decidES" ?

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.