Instrumaterialoj

Al la komenco

Informoj

Titolo:Tertremo kaj cunamo
Verkinto(j): Mireille Grosjean
Katalin Kováts
Tipo:Ekzerco
Kategorio:Gramatika
Temo:-ig, -iĝ, transitiveco
Retpoŝtadreso:katalin [punkto] kovats [ĉe] gmail [punkto] com
Priskribo:Mallongaj tekstoj, verkitaj de japanoj pri la travivaĵoj dum kaj post la naturkatastrofo okazinta en marto 2011.
En la tekstoj mankas -ig kaj -iĝ sufiksoj aŭ nenio. Bona okazo ekzerci sin pri la transitiveco de verboj.
Similaj kompletigaj tekstoj ofte aperas ankaŭ en la gramatika parto de la KER-ekzamenoj.
Okaze de la solvado de la ekzerco eblas ankaŭ paroligi la kursanojn pri similaj travivaĵoj, naturkatastrofoj, bonvolaj kampanjoj ktp.
Peto: Mankas provlegantoj, tial ni petas vin signali en mesaĝo al redaktanto(ĉe)edukado.net se vi trovas tajperaron. Dankon.
Nivelo:B2, C1
Lingvo:Esperanto
Solvoj:jes
Kreodato:2013-02-07 14:27:07
Lasta redakto:2015-07-29 11:37:46
Montroj:6543
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 343; Viaj elŝutoj: 0

Tertremo kaj cunamo  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 343
Kreodato: 2013-02-07 15:49:41

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 11; Mezuma noto: 4.91; | Aldoni propran opinion

11.
tiderat je 2015-09-15 19:05:30   

La tekstoj estas tre interesaj, kortuŝaj, la ekzercoj bone laborigas la cerbon. Dankon! Amike: Edit Slezákné Tar

10.
aini je 2015-07-28 21:01:37   

Bona ekzerco, sufice multe da penslaboro por la cerboj. Dankon!

9.
Monika je 2015-06-19 13:06:29   

Dankon pro la ekzerco! Monika

8.
frans je 2013-06-07 11:39:28   

Tre taŭga por ekzerciĝi al ekzameno!

7.
jefke je 2013-03-09 09:50:19   

Ĉu vi ne pensas ke la vortoj SKUON (skuo de tertremo) kaj SKUIĜON (skuo de homo kiu estas skuata) estas ambaŭ ĝustaj respondoj?

6.
Petra je 2013-02-25 10:02:32   

Tre bona temo kaj interesaj tekstoj. Dankon!

5.
marino je 2013-02-16 15:25:34   

Fakte, tre bona ekzercaro pri ig kaj iĝ, kvankan domaĝe la evento estis terura, la raporto estis klariga kaj gramatik-utila.

4.
margaretha je 2013-02-08 10:49:23   

Tre utila teksto por ekzerci propran malfacilaĵon. Vespere mi klopodos...Dankon!

3.
Katalin je 2013-02-07 21:43:14   

Fakte la lingvaĵo de la teksto ne estas beletro, nek akademiaj artikoloj, sed la reala lingvouzo...kaj je nivelo B2 ankaŭ ilin necesas kompreni.
Tiu ekzerco estas ekzemplo por tio, kiel oni povas mem krei materialon, utiligante presitajn artikolojn. Ĉiuokaze mi ĉiam konsilas ĉerpi tekstojn el tutmondaj revuoj, ekzemple MONATO estas bona fonto por tio.

2.
Forigita uzanto je 2013-02-07 21:38:31   

Mi plene aliĝas al la opinio de Luiza

1.
salutnomo je 2013-02-07 15:39:45   

Tre utila teksto, ne nur pro la gramatika ekzerco sed ankau pro la enhavo.
Amike,
Luiza CAROL

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.