Titolo: | Kurso pri konfliktosolvado |
Verkinto(j): |
Mireille Grosjean |
Tipo: | Kursmaterialo |
Kategorio: | Miksita |
Temo: | pacedukado |
Retpoŝtadreso: | mirejo [punkto] mireille [ĉe] gmail [punkto] com |
Priskribo: | Baze de multjara praktikado kaj gvidado de kursoj kaj seminarioj pri KONFLIKTOSOLVADO, Mireille Grosjean akiris multajn utilajn spertojn.
Nun ŝi dividas tiujn kun ni, esperantistoj, disponigante sian esperantlingvan tradukon de la franclingva materialo. La tradukon faris Didier Apélété Agbolo kaj provlegis ĝin Germain Pirlot.
La kursmaterialo entenas lecionpriskribojn, konkretajn tekstojn, riĉe ilustritajn taskfoliojn, analizojn kaj klarigojn. La materialo celas adoleskojn, kaj la tuta kurso prilaboreblas dum 3-4 monatoj en 1-2 lecionoj semajne.
La kurso celas
ke la kursanoj lernu sin esprimi adekvate
kreskigi toleremon kaj komprenemon al malsamaj opinioj
kreskigi la kapablon sin montri forta sen uzi korpan fortikecon
mastrumi konfliktojn kaj kapabli evoluigi ilin al kontentiga fino
La materialo konsistas el tri dokumentoj.
Enkonduka noto
Tiu ĉi kurso estas grandparte traduko de la verko de Jefferys/Novak « Streiten, Vermitteln, Lösen » (disputi, perantumi, solvi) eldonejo AOL, Lichtenau-Scherzhheim, Allemagne ISBN 3-89111-367-6. En la germana. Mi aldonis al ĝi aktivan aŭskultadon, senperfortan komunikadon laŭ Marshall Rosenberg (centra oficejo de „non violence communication“ PO Box 2662, Cherman, Texas 75091-26 62 USA. Tel: 903 893 38 86. Retadreso: cnvc@compuserve.com. Internet: www.cnvc.org), la ŝlosilojn laŭ « PRODAS, programme de développement affectif et social“ (programo por senta kaj socia evoluo), (Palomares, Ball, édition Le Cercle Magique, Actualisation Idh Inc 1987, ISBN 2-920007-14-9), la spektadon de la filmo de Jon Avnet « A chacun sa guerre » (The War, la milito / al ĉiu sia milito, kun Kevin Costner kaj Elijah Wood), kunlaborigan aktivecon « ludo per la paraŝuto ». Oni do vidas, ke temas pri aro da fontoj, eroj, pecoj, kiu naskiĝis kaj evoluis dum jaroj da uzado / praktiko.
Mirejo / Mireille Grosjean (legu pri ŝi en la PANTEONO)
Kyoto, Japanio, la 16-an de decembro 2008
Esperanta versio kompleta, septembre 2015 |
Nivelo: | B1, B2, C1, C2 |
Lingvo: | Esperanto |
Klarigoj: | jes |
Kreodato: | 2015-09-15 16:29:16 |
Lasta redakto: | 2015-09-19 09:46:29 |
Montroj: | 1426 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 374; Viaj elŝutoj: 0
Konfliktosolvado - Ĝeneralaĵoj
.pdf
Elŝutoj sume: 131
Kreodato: 2015-09-15 16:29:50
Konfliktosolvado: Paŝon post paŝo
.pdf
Elŝutoj sume: 112
Kreodato: 2015-09-15 16:30:17
Konfliktosolvado: Labordokumentoj
.pdf
Elŝutoj sume: 131
Kreodato: 2015-09-15 16:30:40
|
|
|