Instrumaterialoj

Al la komenco

Informoj

Titolo:Denove pri la akuzativo
Verkinto(j): Elisabeth le Dru
Tipo:Ekzerco
Kategorio:Gramatika
Temo:akuzativo
Retpoŝtadreso:ledruelisabeth [ĉe] gmail [punkto] com
Priskribo:Interaga testo pri ĉiuj tipoj de akuzativo. Vi trovas 25 frazojn, ofte eĉ kun du-tri truoj, por kiuj la ĝustan solvon oni elektu el kelkaj proponoj. Je perfekta solvado de la tuta testo la paĝo fariĝos verda.

La tasko estis pretigita kiel hejmtasko kadre de la Esperanto-Instruista Trejnado - Madrido.
Nivelo:B1, B2
Lingvo:Esperanto
Solvoj:jes
Kreodato:2018-02-06 11:06:43
Lasta redakto:2018-02-06 11:06:43
Montroj:925
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 216; Viaj elŝutoj: 0

Interaga testo
Elŝutoj sume: 216
Kreodato: 2018-02-06 11:07:07

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 16; Mezuma noto: 4.8; | Aldoni propran opinion

16.
sxanjo je 2020-10-22 08:21:50   

Dankon Elinjo. La demandoj ebligas praktiki kaj korekti kutimajn erarojn pri tempo, distanco kaj ankaù pri la uzo de po. Kaj pli grava, estas luda!

15.
tukero je 2018-06-20 22:08:30   

La testeto tre plaĉas al mi. Mi atingis 59 poentojn el 60. La argumentadon de elinjo pri la "prepozicio" PO mi subtenas. Dankon pro la laŭdinda laboro.
Tukero

14.
mirann je 2018-06-08 12:33:30   

Dankon Elizabeth . Same Anjo mi bezonis ludi dufoje por ĉion solvi.Mi proponos tiun ekzercon al nia esperanta klubo . Mirann

13.
fejfi je 2018-03-08 14:32:31   

Brile! Mirinde! Zamenhofe!
Dankon al Elisabeth por ege instiga ekzerco.

12.
nancy je 2018-02-11 14:30:27   

Ege bona ekzerco ! Grandan dankon !
Sed nur por progresantoj kaj lertuloj, la mezuloj riskus malkuraghighi...
Dankon pro tiu bela laboro ! Nancy

11.
jmatty2000 je 2018-02-07 10:30:11   

Mi poentis 40 el de 60 !!!! Mi bezonas plibonigi !!!

10.
gravuristo je 2018-02-07 09:15:35   

Dankegooooooooooooooooooooooooooojn, estas tre utila ekzerco, precipe por ni, francoj.......................

9.
elinjo je 2018-02-07 07:39:04

Prave Retnula. Tamen endas konscii, ke estas regule uzi PO ankaŭ kiel rolmontrilon de la posta esprimo. Oni do povas ĉiam forlasi N post PO. Ambaŭ uzmanieroj havas defendantojn kaj ĝustas.

8.
Forigita uzanto je 2018-02-07 07:18:32

Laù mi
Kun "po", la vorto obeas al la kunteksto, kvazaù "po" ne ludus rolon.
La infanoj manĝas po tri kuketojn.
Po tri kuketoj estos sufiĉa kvanto por ili.
"Po" signifas "en ĉiu disdono" "ĉiufoje" "por ĉiu". Ĝi estas cirkonstanca aldonaĵo. Se oni forĵetas la vorton "po"; la frazo restas komprenebla.
En tiu ekzerco, la akuzativo estis logika.

7.
GrizaLeono je 2018-02-06 17:49:23

Mi trovas tiun teston bonega kaj rekomendinda.

6.
frans je 2018-02-06 15:47:24   

Dankon pro la bona ekzerco. Mi ricevis 59 poentojn, sed ne trovis iun indikon kie mi eraris. Se oni ne montras al mi la eraron, mi ne scias korekti kaj lerni.
Salutas Sumoo Puntanto

5.
elinjo je 2018-02-06 12:59:43

Mi estas la aŭtoro de la ekzerco, Elisabeth Le Dru

4.
elinjo je 2018-02-06 12:56:49

Zamenhof hezitis pri la afero. Li iafoje uzis tiajn ĉi nuancilojn kiel verajn rolmontrilojn forlasante la finaĵon N ekz. ĉe objektoj. Alifoje li uzis ilin laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj. ... La nuancilon po li uzis normale nur kiel rolmontrilon, sed li skribis, ke ankaŭ uzado kun N estas bona (Lingvaj Respondoj p. 107). Li eĉ mem uzis po en tia maniero almenaŭ unu fojon.
Vidu : http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/nuanciloj.html
Mi volis rajtigi ambaŭ eblecojn en la respondoj, sed ve la programo ebligas nur unu ! Do mi elektis mian preferatan.

3.
Katalin je 2018-02-06 12:45:28

Por Valentin: mi mem uzas akuzativon post PO, laŭ la maniero de PAG, sed veras, ke la lingvouzo pri tiu punkto estas dividita. Kaj ne nur la lingvouzo, ankaŭ respektplenaj esperantistoj dividiĝas je du partioj.

2.
anjo je 2018-02-06 11:55:24   

Estas bonega ekzerco por tute certe bone uzi la akuzativon. Mi solvis la ekzercon, unue kun 59 poentoj, duan fojon fariĝis verda la tuta paĝo. Dankon kaj gratulon al la preparintoj de tiu ĉi ekzerco.

1.
vmel je 2018-02-06 11:29:13   

Bonega testilo, en amuza formo.
Tamen, kiel oni povas vidi (eventuale post reprovoj), ĝi "opinias", ke post "po" necesas akuzativo. Ĝis antaŭnelonge mi opiniis same, tamen ĝenerale "edukado.net" (kaj probable Katalin persone) instruas, ke akuzativo post "po" ne uzeblas - tio eĉ kostis al mi malgajnitajn poentojn en risko-ludo.

Do kiu pravas??

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.