Instrumaterialoj

Al la komenco

Informoj

Titolo:Restu hejme!
Verkinto(j): Katalin Kováts
Tipo:Ekzerco
Kategorio:Gramatika, Leksika
Temo:fakvortoj pri malsano, epidemio, frazfarado
Retpoŝtadreso:katalin [punkto] kovats [ĉe] gmail [punkto] com
Priskribo:Printempo de la jaro 2020 estos porĉiame markita de la mondvasta epidemio kiun kaŭzis “LA VIRUSO”. Pri ĝia preciza nomo en Esperanto la Akademio ankoraŭ diskutas kaj ne decidis inter la versioj: kronviruso, koronviruso, korona viruso.
En la nuna ekzerco ni kunigis la bazajn esprimojn, kiuj rilatas al tiuj ĉi periodo kaj temo, kaj donas gramatikan ŝablonon por krei utilajn frazojn, el kiuj la plej grava estas: Ni konsilas, ke vi restu hejme.
Nivelo:B1, B2
Klarigoj:jes
Kreodato:2020-03-23 01:42:16
Lasta redakto:2020-03-23 10:33:10
Montroj:1631
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 14; Viaj elŝutoj: 0

Restu hejme! lasta versio  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 14
Kreodato: 2020-10-22 23:49:11

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

7.
Mao87 je 2020-10-24 17:48:46   

Tiaj ekzercoj estas 'hamstrindaj'! :-)

6.
Patrick75 je 2020-10-23 04:41:47   

Tre utila aktivaĵo pri aktuala temo. Gratulojn kaj dankon

5.
jomogomo je 2020-10-22 23:01:38

ĉu eblas ke eraro eskapis al aliulaj okuloj?
"Mi deziras, ke vi diru aŭ skribu gramatike ĝustajn frazoj_"

4.
Sylvain je 2020-04-25 12:14:06   

Bele farite, kaj la temo ankoraŭ longe aktualos, mi timas.

3.
MargaretZZ je 2020-04-23 16:56:13   

dankon, Katalin, pro via laboro!!!

2.
AnthonyLondono je 2020-04-09 20:58:44   

En la 2a paĝo ‘petas’ estas en la blua kategorio. Tiu verbo devu esti ruĝa, mi pensas, alie tio signifas, ke oni ne uzu la u-finaĵon post « petas, ke ».

1.
fiskot je 2020-04-01 11:03:14   

Jen utila ekzerco kiu respondas aktualan bezonon. Ĝi helpas min en la Ekparolu-sesioj. Dankon!

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.