ETL- Lingvaj seminarietoj*

   

 

 

 

 

Skajpa Lingva Festivalo 

Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj nia retejo organizas skajpajn seminariojn pri lingvoj. 

La ideo estas, ke unu spertulo pri lingvo (prefere denaskulo) gvidu duonhoran skajpan kunsidon, kiun partoprenu 8-10 alilingvaj membroj de la paĝaro. 

Ene de la seminario oni povas fari mallongan prezenton, instrui kanton, poemeton, bazajn esprimojn aŭ starigi demandojn, diskuti. 

Necesaj teknikaĵoj: bona retkonekto, skajpa konto kaj antaŭa aliĝo en la FORUMO kun indiko de la skajpa nomo kaj de tio, kiun programon vi volas gvidi aŭ partopreni. Vidu sube la tabelon. 

La aranĝo okazos la 26an de septembro, inter la 13a kaj 18a horoj laŭ la amsterdama tempozono. 

Se vi interesiĝas partopreni iun kurseton, bonvolu anonci vin en  la FORUMO.

Horo Lingvo Gvidanto Pp1 Pp2 Pp3 Pp4 Pp5 Pp6 Pp7 Pp8 Pp9 Pp10
13h00 Itala  Renato Corsetti Advalk1 Monika fayeazou 2 ĵajroad3  Cutiño Emilia Karlos1 Doniben Adalberto Aranka 
                         
14h00 Franca Sylvain Lelarge Advalk2 Miaohui fayeazou 1 ĵajroad2 Cutiño

Thu

Karlos2 Doniben Adalberto Aranka 
14h30 Ĉina Xueqin SHI (Neĝeta)  Monika + 6 *  Soraya1  ĵajroad 1

Marteno +

Sylvain

ADrian 3  Thu Doniben Adalberto   Nicole
15h05 Vjetnama Nguyen Xuan Thu Monika + 6 * Adrian2 Soraya2 Advalk4 fayeazou 4 Karlos3 Mogens ? Doniben Adalberto  
                         
18h00 Islanda Nicola Ruggiero Monika Marteno Adalberto Burdo ADrian Sylvain Sandor H. Luko    

* Kadre de la programo Studsabato en La Chaux-de -Fonds, sub la gvido de Monika Molnar, la lecionojn per unu konekto partoprenos inter 6-8 personoj. 

Dua tago estos: la 28a de septembro, lundo 

Horo Lingvo Gvidanto Pp1 Pp2 Pp3 Pp4 Pp5 Pp6 Pp7 Pp8 Pp9 Pp10
19h00

Rumantsch Grischun*

Mireille Grosjean Aranka  ADrian Claude L. Dorota             
20h00 Okcitana Christophe Chazarein ADrian 1 Advalk3 fayeazou 3 Leandro Aranka Luko        

* planlingvo el 3 romanĉaj  dialektoj

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.