Filmejo

Al la komenco

Titolo:Ne insistu je la angla!
Alklaku ĉi tie por vidi la filmon.
Kategorio:lingvistiko, prelego
Aŭtoro(j): TED
MORLEY, Tim (Tradukis)
Rolanto(j): Patricia Ryan
Priskribo:Patricia RYAN — longtempa instruistino pri la angla lingvo — starigas provokan demandon: Ĉu la tutmonda fokuso je la angla malhelpas la disvastigon de altvaloraj ideoj en aliaj lingvoj? (Ekzemple: Kio okazus, se Einstein estus devigata fari la TOEFL-ekzamenon?)
Jen pasia defendo de tradukado kaj kunhavigo de ideoj.

Aliaj, al Esperanto tradukitaj prelegoj http://www.ted.com/pages/286?lang=eo

Kreodato:2012-03-04 21:09:34
Lasta redakto:2012-03-06 12:28:24
Montroj:20171
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 9; Viaj elŝutoj: 0

Ne insistu je la angla! - Teksto en Eo  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 9
Kreodato: 2012-03-06 12:32:32

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; Mezuma noto: 4.8; | Aldoni propran opinion

8.
paulosviana je 2012-07-24 23:05:05    

Bonega, konvinka prelegeto! Tiu ĉi filmeto meritas disvastigon!

7.
timsk je 2012-07-23 13:10:40

Se interesas al vi, vi povas spekti la menciitan TEDx-prelegon* ĉi tie:
http://www.youtube.com/watch?v=8gSAkUOElsg

Ĝi aperas ankaŭ ĉi tie, kun subtekstoj diverslingvaj:
http://www.universalsubtitles.org/en/videos/O4AQUKRYxnan/info/tedxgranta-tim-morley-springboard-to-languages/


*Bv eviti nomi ĝin "TEDa prelego" — antaŭdankon. ;)

6.
Katalin je 2012-03-07 12:40:52    

Sukceson por vendredo!!!!!!

5.
timsk je 2012-03-06 12:42:14

TED-prelego *en* Esperanto, certe ne tuj; sed TEDx prelego *pri* Esperanto — tion vi havos vendrede. :-)
http://www.tedxgranta.com/2012/01/24/new-speaker-linguistics-without-borders/

4.
Katalin je 2012-03-06 12:27:22    

Dankon, Tim. Ĉe mi ĝi ne tuj funkciis kun Esperanto, sed nun mi reprovis unue kun la hungara kaj poste venis ankaŭ en Eo.- Mi tamen eble aldonu ĝin. en PDF-formato ankaŭ ĉi tie. Mi trovas tre bona apliko, ke eblas klakante al al teksto reaŭdi la koncernan parton. Bonega eblo por lerni lingvon... momente la anglan. Kiam ni havos nian TED-talk en Eo?

3.
timsk je 2012-03-06 12:15:51

Se vi volas la tekston, vi povas mem legi kaj kopii ĝin ĉi tie:
http://www.ted.com/talks/lang/eo/patricia_ryan_ideas_in_all_languages_not_just_english.html

Klaku la butonon "Interactive transcript" sube dekstre de la video, kaj la teksto aperas sub ĝi. Tie, vi povas klaki frazon kaj la video saltas al tiu momento de la prelego.

Ĝuu!

2.
Katalin je 2012-03-05 10:57:54    

Saluton, mi esperas, ke Tim, la tradukinto, povos liveri por ni la tekston, kiun ni povus aldoni ĉi tie en PDF-formato. Bona ideo, ĉu ne? Mi atendas lian (re)agon.

1.
Instruanto je 2012-03-05 10:51:41    

Tre interesaj pensoj kaj ideoj prezentitaj de Patricia Ryan postulas esti skribotaj artikole , ĉar ne eblas tiom rapide sekvi la tekston parolatan de la Patricia.
Mi esperas, ke Redaktorino de la edukado.net-portalo, aparte prezentos la tre interesan filmeton pri signifo de gepatraj lingvoj, char tiel mi komprenis ghenerale temon de la filmeto.
Dankante prezenton de la tre interesa prilingva filmeto - amike salutas - Antonio.

P.S. La esenca valoro de la filmeto meritas plej altan punktadon, sed formo de la tekstoprezentado, ne estas plej trafa.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.