Filmoj

 

FILMOJ

Sur tiu ĉi paĝo vi trovos filmojn, raportojn, pretigitajn kadre de nia dujara Grundtvig-projekto. 

Dum la du jaroj Katalin Kovats registris 60-horan materialon, por kies prilaborado ŝi bezonos monatojn. 

Nun estas spekteblaj jam 5 el ŝiaj filmoj kaj unu de Roman Dobrzyński. 

La aliajn filmojn ni aldonos iom post iom. Ili estos enretigitaj ankaŭ en nia FILMEJO. 

Por ekscii pri la nove aperigitaj filmoj vi povas mendi avertmesaĝon kaj tiel vi estos informita pri la novaĵoj. 

La abonon marku ĉe vi profilpaĝo MIA ANGULO, ĉe la abonmendoj


Renkontiĝoj de kulturoj - Meeting cultures / resumfilmo de la projekto                                                                        

Resumfilmo pri la projekto    

Meeting cultures / resumfilmo de la Grundtvig-projekto projekto 2013-1-PL1-GRU06-38757. “Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili?”. Partneroj estis: Centro de Interkultura Edukado - Nowy Sącz, Polland, Edukado.net - Nederlando; Interkultura Centro Herzberg, Germanio kaj Kultura Esperanto-Asocio - Hungario.                               

Ligo/link

Frisaj dancoj kaj vestaĵoj / Frisian dances and traditional Clothes

Filmita en Frislando dum la 2a seminario de la Grundtvig-projekto 2013-1-PL1-GRU06-38757, la 25an de majo 2014 en Sneek. Kontribuis: Marita Kruijswijk, Eveline van der Veer, Ernst Jan Kalkman, Ankie van der Meer, Nanne Kalma kaj Arjen-Sjoerd de Vries. Muzikis: Kapriol'. Dancis, amuziĝis: partnerlandaj delegacioj el Pollando, Germanio kaj Hungario.
Filmis kaj la frisan programon organizis: Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge flanke de la Fondaĵo www.edukado.net

Ligo/ link

Kapriol': De Lêste Skeaf La lasta garbo / Premier concert of the CD Niewelnacht Lieten

Filmis Katalin Kováts dum la prezentado de la nova KD "Niewelnacht Lieten" en Leeuwarden, la 30an de aŭgusto 2015, por la reta kurso pri Frislando ĉe www.edukado.net. La eldono de la disko estis subvenciata danke al la GRUNDTVIG-projekto 2013-1-PL1-GRU06-38757.

Ligo / link 

Etnografia riĉeco kaj diverseco de la sudaj regionoj de Pollando

Ethnographic richess and diversity of the Southern Regions of Poland

Prelego kun prezentado en pola lingvo, fare de Maria Brylak-Załuska, tradukita al Esperanto de Jolanta Kieres.
La programo estis realigita 18-an de januaro 2014 en Nowy Sącz - Pollando, dum la seminario kadre de PP GRUNDTVIG 2013-2015, organizita de pola partnero. La materialo estas preparita por edukaj kaj kulturkonigaj celoj laŭ la teksto publikigita en la KLERIGEJO ĉe paĝaro de www.edukado.net, nederlanda partnero.
Ligo / Link

Lerni pri kultura kaj lingva diverseco en Eŭropo: Nigraj montaranoj 

Dwellers of the Polish Black Montains 

Per muziko riĉigita pollingva prezento kun interpretado al Esperanto de reprezentatoj de la sud-pola etna grupo, la nigraj montaranoj.
La programo okazis la 18an de januaro 2014 en Nowy Sącz (Pollando), kadre de la pola seminario de la Grundtvig-projekto. La materialo servas edukcelojn, kun testo estas publikigita en la KLERIGEJO de www.edukado.net.

Ligo/link

Malkovri Frislandon - filmo de Roman Dobrzyński pri la seminario en Frislando 

Frislando (norda parto de Nederlando)
Raportfilmo pri la Seminaria renkontiĝo (21-25a de majo 2014) de la partneroj de la Grundtvig-projekto 2013-1-PL1-GRU06-38757. La filmon realigis Roman Dobrzyński. En la filmo vi aŭdas kaj vidas la Esperanto-frisajn muzikgrupojn Kapriol' kaj Kajto.

Ligo / link

Junaj Voĉoj filmo de Roman Dobrzyński pri la polaj kantistoj en Herzberg 

Muzika teamo el Nowy Sącz - filmo de Roman Dobrzyński

Kunlaboro: Varsovia Vento.

 
     
     
     
     

 

 

 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.