Komunumo

Bonvenon en la tutnova paĝo de la Komunumo de edukado.net, kie membras pli ol 6750 personoj el 141 landoj. Vidi ilin kaj serĉi inter ili vi povas en la paĝo de Uzantoj.

Niaj membroj estas instruantoj, kursgvidantoj kaj lernantoj, kiuj ajne rilatas al edukado kaj instruado de la internacia lingvo. Esti ano de tiu listo signifas pli da komunikado kaj informiteco pri edukaj temoj, pri niaj komunaj pedagogiaj agadoj kaj ebligas ankaŭ­ ricevi freŝajn informojn pri la servoj de la paĝaro.

Al la membroj ni regule sendas cirkuleron, ebligas aktive partopreni en diversaj diskutoj kaj kunlabori, meti anoncojn pri kursoj kaj aliaj pedagogiaj temoj, kaj sendas apartajn mesaĝojn pri la riĉiĝo de la lernomaterialoj.

La vizitantoj, kiuj ne estas registritaj membroj, havas aliron nur al tiuj informmaterialoj, kiuj nur ĝenerale rilatas al la edukado kaj instruado, sed ili ne havas enrigardon en niajn diskutojn kaj komunuman laboron.

Sekve se vi bezonas praktikajn helpojn kaj materialojn elŝuti aŭ­ intencas ion alŝuti vi devas esti membro de la Komunumo.

Por membriĝi vi devas plenigi la profil-formularon. En la formularo ni petas kelkajn personajn informojn kaj vi eĉ povas marki sur la mondmapo vian loĝlokon. La donitaj informoj (krom la salutnomo) estas redakteblaj kaj ŝanĝeblaj en via profilo.

Ni garantias al vi ke vian retadreson ni ne publikigas kaj ne disponigas al aliaj personoj. Ni esperas havi sukcesan kunlaboron, kiun ankaŭ­ vi riĉigos per viaj kontribuoj.

Ĉi tie vi povas membriĝi aŭ vidi vian profilon.

Pri la paĝaro, ĝiaj historio kaj celoj vi povas legi ĉe la Sinprezento.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.