Seminario en Germanio1 (DE)

Grundtvig-kunsido en Germanio 

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-10-07 09:44:21

Inter la 4a kaj 6a de oktobro 2014 Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, partoprenis la projektogvidantan kunsidon en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio. Kiel jam komunikite, nia Fondaĵo Edukado.net partoprenas kun Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio - Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario - Budapeŝto) komunan Grundtvig-projekton, titolitan  Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili?.  

La nuna kunveno estis jam la kvara renkontiĝo de la partoprenantoj kaj ĝi celis meztempan kunordigadon, strategian konsultiĝon, taksadon de la ĝisnunaj eventoj kaj laboroj, krome decidojn pri la lasta renkontiĝo, okazonta en Herzberg, fine de majo 2015. 

La gvidantoj konfirmis la decidojn pri la respondeculoj de la administraj kaj arkivaj laboroj kaj pri la finproduktado de la dokumentoj kaj materialoj. 

La decido koncernas ankaŭ la retan kurson de nia KLERIGEJO, kie ni planas lanĉi kvar kursojn pri la diverslandaj projekto-temoj. 

La kunsido de la kunordigantoj tempe koincidis kun la metodika aranĝo TORPEDO, regule okazigata de la Interkultura Centro Herzberg. Profitige de la ĉeesto de Katalin Kováts kaj László Szilvási, la partoprenantoj pere de prelegoj informiĝis pri la reta Esperanto-kurso por hungaroj, kompilita de László kaj pri la funkcio kaj ebloj de la KLERIGEJO kaj ties kursoj, gvidataj de Katalin.

La delegaciojn akceptis en la urbodomo Gerhard Walter, urbestro (parolanta en Esperanto!) kaj Rüdiger Brakel, eks-ĉefo de la Popolaltlernejo de Regiono Osterode. Ni havis unuhoran spertinterŝanĝon pri la funkciado de liberaj universitatoj de Pollando kaj popolaltlernejoj de Germanio, graveco de lingvolernado kaj loko kaj rolo de Esperanto en la menciitaj klerigejoj kaj ties programoj. 

Danke al la gastigantoj Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar la dudeko da esperantistoj el Germanio, Pollando, Hungario kaj Nederlando havis kelkajn komunajn programojn, kiujn ili pasigis en tre bona kaj amika etoso.

Informojn pri la ĝisnunaj projekto-paŝoj vi povas vidi en la publika resumpaĝo de nia retejo.

Fotoj pri la nuna aranĝo videblas en la koncerna albumo.   Fotoj videblas ankaŭ en Facebook

 

 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.