Helpopaĝo

En la suba tabelo vi trovas klarigojn pri kelkaj gravaj partoj de la retejo. Bv. legi la subajn punktojn kaj reagi laŭplaĉe kaj laŭnecese.

Aktivigo de la konto Ni havas membrojn, kiuj dum pluraj jaroj ne ensalutis la paĝaron. Por vidi klare kiuj volas vere uzi la servojn de tempo al tempo ni faras purigadon kaj la membrojn, kiuj ne ensalutis en la lastaj 3 jaroj - post dufoja alvoko - ni forigas el la datumbazo. Se ili iam volas tamen reuzi la servojn, ili devas denove registriĝi
Aktualigo de la profilo Kaj la nove ensalutintoj kaj la jam aktivaj membroj estas petataj revizii sian profilpaĝon kaj kontroli la ĝustecon de siaj datumoj (ankaŭ la naskiĝdaton!). Estas nova eblo marki la aktivecon en la laborkampo. (Atentu, dekstre en la kadretoj eblas marki kiuj el la kampoj estu (mal)videblaj por la aliaj membroj).
Mondmapo Estus bone se vi markus vin sur la mondmapo. (Pro privatecaj kialoj eblos indiki nur urbojn, kaj tion serĉigi al la Guglo-serĉilo en la profilo)
Abonebloj Bedaŭrinde nur malmultaj el vi profitis el la abonebloj kaj tiel vi ne ricevas regule la informmesaĝojn pri la diversaj novaĵoj kaj novaj eroj de la paĝaro. Ekzistas diversaj kombinoj, eĉ tutnova eblo, bv. trastudi ilin kaj fari viajn mendojn.
RSS-fluoj 

Tiu ĉi funkcio ebligas al vi esti daŭre informitaj pri la novaĵoj de la paĝaro, ekz. pri ĝiaj novaj aldonaĵoj, freŝe alskribitaj opinioj en la forumo, ktp.  Klakante al ĝi ĉe la koncernaj partoj vi povas agordi kiumaniere kaj kie vi volas ricevi la avertojn pri la novaj eroj. 

   Ideoj, trukoj, sugestoj
Mesaĝvezikoj kaj sono

Se vi ofte vizitas la paĝaron kaj ŝatus uzi la internan mesaĝilon por kontakti la aliajn membrojn aŭ la redaktoron, ni atentigas vin pri nova eblo. En la malsupra parto (dekstre) aperas ruĝfona veziko kun la indiko pri la okazaĵoj: nova mesaĝo, eniro aŭ eliro de iu membro. Vi povas klaki sur ĝin kaj tuj vidi la koncernan parton de la retejo. (Momente estas granda trafiko kaj la afero povas esti ĝena, sed kutime en la reto estas 2-3 homoj samtempe, do, ne tro gravas por sola vizitanto la signalo.)

Dekstre, en la supra parto, ĉe la ensaluto, estas verda sageto, per kiu vi povas malruli menuon. En ĝi estas eblo ŝalti sonfunkcion, kiu ebligos (se vi havas Flash-programon) ke via komputilo per delikata sono signalu al vi kiam iu eniras aŭ eliras, aŭ kiam vi ricevis internan mesaĝon. Tiujn ŝanĝojn vi ekde nun povas sekvi eĉ laborante en alia programo aŭ paĝo de via komputilo. La sono sammaniere estas ankaŭ elŝaltebla.

Stat-indikilo Eble vi ŝatas vidi kiuj samtempe kun vi estas ensalutintaj en la paĝaro. Tion eblas trovi en la paĝo "Mia angulo" supre, dekstre. Klakante al la cifero vi vidas sur la paĝaro la fotojn de la samtempuloj, kiuj estas markitaj kolore laŭ tio ĉu ili estas aktivaj (en la lastaj 5 minutoj faras ion en la paĝaro) aŭ malaktivaj (inter 5 kaj 60) minutoj faras nenion, sed ĉe ili edukako.net estas malfermita. Post unu hora malaktiva stato la paĝaro eligas la uzanton.
Opinioj iras al la aŭtoroj Ekde nun teknike eblas ke ĉiuj kunaŭtoroj de ekzercoj, dokumentoj kaj libroj, en kazo se ili estas membroj de edukado.net ricevu kopion de viaj komentoj, lasitaj sub la materialoj. Mi esperas, ke per abundaj priopiniado (kaj mesaĝoj pri tio) la kunlaborantoj denove ekhavos emon dividi kun ni siajn materialojn. Atentu, mi mane devas ligi en ĉiu materialo la aŭtorojn kun ilia identeckodo, do, temas pri centoj da dokumentoj, pri kies prilaborado prenos kelkajn semajnojn. (Se la aŭtornomoj estas alklakeblaj kaj gvidas al la profilo de la persono, ili jam estas pretaj kaj ligitaj. Mi klopodas rapide realigi tiujn funkciojn, bv. pacienci).
En la Panteono nun ekestis eblo lasi mesaĝojn pri la ĵus honoritaj pedagogoj kaj same esprimi viajn memoraĵojn kaj sentojn sub la prezento de la forpasintoj. Bv. elprovi la eblojn.
Taksado de materialoj Dokumentoj en la Dosierujo, Katalogo kaj Instrumaterialoj same atendas viajn opiniojn kaj komentojn, kaj ekde nun ne plu estas devige taksi la materialon per stelo. Ili meteblas, sed sen ajna devigo.
La komputilo povas memori vin Ĉu vi rimarkis jam, ke vi ne bezonas ĉiufoje enskribi viajn ensalutnomon kaj pasvorton, se vi ĉe ensaluto foje markas en la suba kvadrateto ke vi volas, ke la komputilo memoru viajn datumojn? Se vi tion faras, je ajna vizito vi tuj estos ensalutinta kaj povas senĝene malfermi ĉiujn partojn.
Ĝenerala serĉilo Pluraj ne tute bone orientiĝas ankoraŭ en la nova paĝaro kaj kelkfoje longe devas serĉi ion. Por malfacilaj kazoj mi konsilas al vi uzi la ĝeneralan serĉilon, en la maldekstra parto, sub la menuo. Entajpinte la necesajn informojn vi rapide ricevos liston de la lokindikoj, kie la serĉato troveblas. Provu, vi ĝuos ĝin.
 Miaj kontribuoj  En la paĝo Mia angulo dekstre estas sekcio kie vi trovas liston pri viaj kontribuaĵoj. Ili donas kvantan indikon pri viaj aldonaĵoj kaj ebligas rekte per ligo atingi ilin. Ĉu vi jam donis ion al la komunumo? Iru kaj vidu ilin. (Pri ekzercoj ĝi plene nur tiam funkcios, kiam mi ligis ĉies identecon al la dokumentoj!)

 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.