Multlingve

Edukado.net estas virtuala komunumo de instruistoj, kursgvidantoj kaj memlernantoj de Esperanto, la internacia lingvo.

La retejo, lanĉita en 2001 disponigas pli ol mil uzpretajn materialojn, utilajn fakajn informojn kaj diversajn servojn, detale prezentas ĉ. 500 eldonitajn lernilojn kaj ebligas bonkvalitan kaj modernan laboron surbaze de tutmonda kunlaboro de pli ol 4300 Esperanto-instruantoj el pli ol 120 landoj.

La redaktoro de la retejo, d-rino Katalin Kováts, lingvisto kaj metodologo, hungarino, loĝanta en Nederlando, plentempe dediĉas sin al la funkciigo kaj konstruo de la paĝaro kaj krom la reteja laboro, sub ŝia gvidado okazas ankaŭ ĉeestaj kursoj dum grandaj Esperanto-aranĝoj.

Ŝi aktive envolviĝas ankaŭ en la trejnadojn de Esperanto-instruistoj, organizatajn de aliaj instancoj. En aŭtuno 2010 la retejo ekfunkciigis sian virtualan trejnejon por instruistoj Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net (RITE), ĝis nun unikan iniciaton en Esperantujo.

Katalin, kadre de la reteja laboro, aktive laboris por la kreado kaj funkciigo de la novtipaj Esperanto-ekzamenoj ellaboritaj laŭ la Eŭropa Referenckadro.

El la materialo, kreita en la Metiejo la paĝaro publikigis tre popularan eldonaĵon: la libreton Poŝamiko, kiu aperis jam en 9000 ekzempleroj. La Manlibro pri instruado de Esperanto, redaktita de K. Kováts estas baza materialo por ĉiu instruanto de Esperanto.

La unuajn versiojn de la retejo konstruigis kaj subvenciis la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF).

Ĝia lasta kaj tre moderna versio kreiĝis danke al la komunumo kaj sponsoroj de edukado.net, kiuj subvencie kunigis grandan sumon por ebligi la pluan ekziston de la retejo, kiun ekde julio 2009 gvidas la Fondaĵo Edukado.net.

Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 2008 premiis la paĝaron pro ĝia elstara agado.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.