Poŝamiko

Populara eldonaĵo, verkita de Beatrice Allèe kaj Katalin Kováts, vendita jam en 6000 ekzempleroj.
La kajereto entenas kolekton de ekzercoj kaj memorigiloj, kiuj pretiĝis laŭbaze de materialoj el la Metiejo kaj Instrumaterialoj de nia paĝaro. La poŝforma eldonaĵo (A6) ne estas strukturigita lernolibro laŭ la klasika senco. Ĝin konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kolorilustritaj.
La vinktita libreto estas 40 paĝojn (mal)granda kaj praktika. Ĝi bone povas servi kiel poŝlibreto helpa al infanaj aŭ plenkreskaj kursanoj je komencanta kaj komencinta niveloj, aŭ kiel varbocelaj donacoj kaj propagandiloj.
La premiero okazis dum UK en Florenco en 2006, kie pere de ĝia aĉeto oni rajtis ankaŭ partopreni en la 4-era serio de paroligaj kursoj. Tiam la 500 ekzempleroj de la unua eldono elĉerpiĝis.
Komence de septembro estis presita la dua eldono en 1000 pliaj ekzempleroj, kaj en en marto 2007 ni eldonis la 3an eldonon en pliaj 1000 ekzempleroj.
Kaj tiel plu. Nun, en aŭtuno 2011 pretiĝas la sesa eldono kaj ni aperigas la pliajn 1000 ekzemplerojn, do, sume jam presiĝis 7000 libretoj. Aperis pri la libreto recenzo en IPR 06/4. verkita de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren kun la titolo: Malgranda - sed kia amiko! Vidu la tekston!
La eldonaĵon ni disponigas ene de edukado.net kontraŭ 5 eŭroj. Viajn mendojn sendu al la redakcio.
Ni atentigas vin pri tio, ke eĉ je mendo de pliaj ekzempleroj ni ne povos doni rabaton, ĉar la indikita prezo jam estas favora. Specialan traktadon havos klasoj kaj kursoj registritaj en la sekcio E-lernejoj kaj kolegoj en nepagipovaj landoj. La eventualajn profitojn ni intencas reinvesti por plibonigi la paĝaron. Por povi helpi al interesuloj de nepagipovaj landoj ni entreprenas subtenaranĝon, t.e. kolekti petojn de donacekzempleroj kaj akcepti donacpagojn por tiu celo. Ne ĝeniĝu peti kaj doni!
Jen kelkaj specimenpaĝoj el la libro:

Enhavo:
Antaŭparolo - 1. Salutoj - 2. Kiu vi estas? - 3. Mirinfanoj - 4. Kolora matematiko - 5. Numeroj - 6. Horloĝoj - 7. Kioma horo estas? 8. Kiam? - 9. Verba gimnastiko - 10. Verboj - 11 - N-finaĵo - 12. Buntaj balonoj - 13. Komparu! - 14. Tabelvortoj - 15. Inspektoru! - 16. Ili rigardas sin - 17. Hararsekigado - 18. Prepozicioj 1 - 19. Prepozicioj 2 - 20. Taso da kafo - 21. Trinkaĵoj - 22. Heliĝas - 23. Haltigu ĝin! - 24. Afiksoj - 25. Ŝuistilaro - 26. Deĉifru! - 27. Unua letero - Solvoj - 28. Familio - 29. Naskiĝmisteroj - 30. Korpopartoj - 31. Terure malsana - 32. Vestaĵoj - 33. Domoj - 34. Bestoj - 35. Manĝaĵoj - 36. Fruktoj - 37. Legomoj - 38. Manĝilaro - 39. Bonan apetiton! - 40. Kaptiloj - Dorsa kovrilo: Alfabeto


