Celoj

La ĉefaj celoj de la paĝaro estas jenaj:

  • katalogi kaj detale analizi la ekzistantajn kaj akireblajn instruhelpilojn, librojn ktp, por helpi al la instruantoj elekti la plej taŭgan materialon por kursa uzo;
  • konservi kaj disponigi tra la reto la valorajn kaj nepublikigitajn lernilojn, ekzercojn kaj ideojn, sciante, ke pro la eta Esperanto-merkato la malgranda eldonkvanto de la eldonaĵoj ekstreme altigas la prezojn (tial multaj ne povas aĉeti la tradicie eldonitajn materialojn, sekve oni faras ilin mem, kio ofte rezultigas ne altkvalitajn, lingve kaj metodike erarajn, estetike ne belajn produktojn);
  • stimuli kaj subteni kunlaboron inter la instruistoj de Esperanto, kreante virtualan komunumon;
  • plifaciligi la interŝanĝojn de spertoj kaj materialoj;
  • ebligi la regulan uzon de la lingvo, sekve zorgi pri la lingva pluperfektiĝo de la instruantoj;
  • disponigi subtenon (metodikan, lingvan, primovadan), rapide akireblajn helpojn kaj konsilojn tra forumo, mesaĝoj ktp;
  • disponigi konsilojn kaj gvidadon ankaŭ por memlernantoj;
  • pozitive influi la kreadon kaj publikigon de instrumaterialoj (surbaze de la analizoj, statistikoj kaj opinioj de legantoj, kiuj aldoneblas ĉe la publikigitaj kaj prezentitaj materialoj)

Krom la originalaj celoj kaj taskoj la paĝaro alprenis dum sia plurjara funkciado diversajn aliajn taskojn, kiel ekzemple:

  • gvidadon de ĉeestaj lingvokursoj (dum UK-oj), kiujn partoprenis centoj da lernemaj kongresanoj kaj observis praktikantaj kursgvidantoj kaj klubestroj;
  • okazigojn de metodikaj pluperfektigaj kursoj kaj seminarioj (de kelktaga trejnado ĝis institucia partopreno en universitata programo, ekz. en Poznań);
  • engaĝiĝon al lingvopolitikaj agadoj (pluraj kontribuaĵoj en la paĝaroj de la Konsilio de Eŭropo); gvidadon de la projekto pri Referenckadro kaj lingvoekzamenoj;
  • subtenon kaj reciprokajn helpojn inter la redakcio kaj pluraj landaj asocioj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) 
  • metodikan helpon en la lanĉo kaj funkciigo de pluraj kursoj kaj programoj en kluboj kaj lernejoj; organizadon de subtenaj kampanjoj por afrikaj, ĉinaj kaj aliaj lernejoj kaj klasoj, ne malmultokaze subtenon ankaŭ de individuoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.