uea.facila

Ekde februaro 2024 edukado.net kunlaboras kun la teamo de uea.facila, kio signifas, ke en nia retejo ni aperigos la komencpaĝon de ilia retejo kaj ni kreos regule komprenekzercojn kaj testojn, kiujn ni kreos baze de artikoloj, aperigitaj en uea.facila. Klakante al la suba bildo de ilia retejo vi estos direktata rekte al uea.facila por vidi la lastajn artikolojn tie. Se ekzistas testo aŭ ekzerco pretigita al iu artikolo, vi vidos informojn pri tio jam en la priskribo de la artikolo. Por trovi ĉe ni tiujn artikolojn estas du manieroj. Aŭ vi iras al nia paĝo Instrumaterialoj, kie uzu la serĉvorton uea.facila, aŭ klaku rekte ĉi tien por vidi la liston de tiuj ekzercoj. Bonan ekzercadon! 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.