Filmejo

Al la komenco

Titolo:Mia esperantuja Somero: SES kaj IJS
Temo:Raporto pori Esperanto-aranĝoj
Kategorio:dokumenta, movado, raporto
Aŭtoro(j): Rowland Goodbody
Rolanto(j): Rowland Goodbody kaj multaj aliaj esperantistoj
Priskribo:Rowland estas poliglota brita junulo, kiu memstare lernis Esperanton pere de lernu.net.
Somere Rowland partoprenis SES (Somera Esperanto-Studado) kaj IJS (Internacia Junulara Semajno), du Esperanto-aranĝojn en Eŭropo.
Li decidis registri diversajn aferojn ĉe SES kaj fari videblogaĵon. Gratulojn al la junuloj.
Espereble spektigo de tiu filmo helpos konvinki junajn kursanojn partopreni movadajn aranĝojn.

Kreodato:2012-09-14 12:04:54
Lasta redakto:2012-09-14 12:12:55
Montroj:14060
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 4.67; | Aldoni propran opinion

3.
kolombisto je 2012-09-25 07:38:59    

Mi gratulas al Rowland por sukcesa filmeto kaj interesa raporto pri la internaciaj eventoj kaj sia opinio. Sed ĉefe pro tiu ke li parolas bele kaj bonkompreneble.

2.
Myntsy je 2012-09-24 11:49:25    

Dankegon unue pro la flua parolado, kiu bonemontras, ke lernu.net majstre instruas esperanton. Do indas subteni la laboron de "lernu". Due dankon pro la bildoj, en kiuj videblas multaj konataj esperantisoj, sed kiuj ankaŭ montras la ĝuon en Esperantujo. Espereble vi mem emos partopreni venontsomere la 7a.n Azian kongreson aŭ IJK:n en Israelo kaj la UK:n en Rejkjaviko.

1.
nandapu je 2012-09-23 19:30:22    

Interesega video kaj bonega prononco de la parolanto !!! Gratulojn !!!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.