Filmejo

Al la komenco

Titolo:Movado aŭ kulturo? La ideologia bazo de la Esperanto-poezio
Temo:Literaturo
Kategorio:klerigo, literaturo, prelego
Aŭtoro(j): TONKIN, Humphrey
UEA viva
Rolanto(j): TONKIN, Humphrey
Daŭro:53 min
Priskribo:Prelego de Humphrey Tonkin en la Internacia Kongresa Universitato de la 97-a UK en Hanojo la 31-an de julio 2012.
Oni povas prave nomi la poemojn de Zamenhof movadaj poemoj, verkitaj por instigi la fruajn esperantistojn labori por la lingvo, aŭ por esplori la komplikajn sentojn de la aŭtoro de Esperanto fronte al la verko, kiun ni nomas Esperanto. Li tiel fondis longan tradicion de verkoj pri Esperanto kaj la Esperanto-movado -- ofte (sed ne ĉiam) verkitaj de t.n. poetoj kun pli da entuziasmo ol poezia talento. Tute nature, la korifeoj de la Esperanto-literaturo deklaris sian literaturon matura ĝuste tiam kiam ĝi komencis superi tiujn temajn limigojn kaj esplori aliajn dimensiojn de la homa vivo ne nepre ligitajn al la laboro por la Internacia Lingvo. Tamen, poeziaj esploroj pri la situacio de laboranto por Esperanto daŭras -- nun ofte maskataj malantaŭ aliaj temoj. Se la hodiaŭa Esperanto-kulturo jam akiris la diversecon kaj buntecon de la nacilingvaj kulturoj, ĝi ne perdis sian ideologian bazon. En tiu ĉi prelego ni pluesploros tiun ideologian bazon de la Esperanto-poezio.
Kreodato:2014-05-12 23:09:40
Lasta redakto:2014-06-03 17:48:29
Montroj:16472
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.