Fotoalbumoj

Foto: Małgorzata Komarnicka

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: Małgorzata Komarnicka (71 el 83)
Albumo: Poznan - Grupo 2014 -2017
Montroj: 1409
Kategorio: Eventoj - aranĝoj
Priskribo:
Małgorzata Komarnicka: Profilo de pli aĝa studento de esperanto Pliaĝuloj estas mirindaj studentoj, kiuj efike lernas la internacian lingvon Esperanto. Ili venkas ĉiujn malfacilaĵojn, kiel ne tro bona vidkapablo, aŭdokapablo aŭ pli malrapida moviĝado. Ili neniigas la stereotipojn pri tio, ke dum maljunaĝo oni malpli facile alproprigas sciojn. Pliaĝaj partoprenantoj de Esperanto-kursoj en Pollando kaj en Germanio estas personoj konsciaj pri siaj bezonoj kaj aktive ĉeestantaj en la socia vivo. La baroj, kiujn oni devas venki dum la lernado, en ambaŭ landoj ne multe diferencas. Grava estas la elekto de la lernolibro kaj instrumetodo kaj la tempo dum kiu daŭras Esperanto kurso kaj ankaŭ preparado de instruisto. La Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz Universitato en Poznano permesis al mi atingi teoriajn bazojn por profesia instruado kaj asistanteco en Germanio permesis al mi atingi praktikajn kapablojn kaj eblon uzi sciencajn materialojn, nericeveblajn en Pollando.

Opinioj kaj komentoj (0)

Mankas komentoj.

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.