Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Aŭtoro(j): WENNERGREN, Bertilo
Eldonejo:ELNA - El Cerrito, 2005.
ISBN:939785072
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 27,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 27.00 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 27.00 (plus ekstra sendokosto eksterlanden pro la pezo) USD
Nia opinio:Ĉu vi konas la "pomegon" (PMEG)? Tio estas la baptonomo de la ampleksa libroforma versio de la rete jam delonge elŝutebla praktika lernilo. La aŭtoro Bertilo Wennergren (direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala vortaro en la Akademio) celas esperantistojn, lernantojn, instruantojn kaj uzantojn, kiuj volas trovi klarigojn, ekzemplojn pri lingvaj demandoj. La klarigmaniero estas simpla, komprenebla kaj la elfundamentaj ekzemploj faras la libron - malgraŭ ties pezo kaj dikeco - facile konsultebla, kaj tutcerte populara. Vidu la ĉefajn punktojn de la enhavtabelo.Malgraŭ tio, ke multaj retuzantoj kaze de problemoj jam lernis facile kaj rapide trovi "kuracadon" de siaj problemoj en PMEG, verŝajne ankaŭ por ili valoros aĉeti kaj havi ĉiam ĉemane la libron. La aŭtoro pretigis "malpezan" version por la uzantoj de www.lernu.net, kiu uzas la tradiciajn terminojn kaj ampleksas malpli. Ĝi elŝuteblas ankaŭ en la legejo de nia paĝaro.Jen ligilo al la Legejo, kie vi povas elŝuti la pli ol ducentpaĝan gramatikon kaj vi trovas ankaŭ la ligilon al la originala loko ĉe lernu. Se vi scivolas ankaŭ pri la historio de la verkado, vi povas legi la blogejon de Bertilo. La libron nia Katalogo ricevis donace de ELNA. Dankon.

Nova eldono 2020 - http://pmeg.ikso.net
Recenzoj:Monato, 7/2006., Petro DESMET': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego! (Legebla nur al abonantoj de la revuo).
Kreodato:2006-03-16 17:14:18
Lasta redakto:2020-10-26 12:10:06
Montroj:20029
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.