Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto por infanoj 2
Subtitolo:Esperanto pro děti 2
Daŭriga kurso por infanoj
Aŭtoro(j): MELICHÁRKOVÁ, Jana
Eldonejo:Kava-Pech, Dobřichovice, 2006
ISBN:80-85853-85-X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:B1
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 6,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):ĉeĥa, Esperanto
Nia opinio:La modeste preparita, simpla, tamen alloga libreto estas daŭrigo de la jam konata porinfana materialo de la samaj aŭtoroj Esperanto pro dĕti. En ĉi tiu volumo 21 lecionetoj kun po unu temo (leksika, gramatika), aliaj 4 aldonaĵoj plus "Legolibro" kun 17 facile digesteblaj (tamen pli longaj) eroj formas la lernendan materialon. (Vidu la enhavtabelon.) La lecionoj ĝenerale en la komenca parto havas etan dulingvan vortoliston, kelklinian tekston kaj serion de demanoj, rilataj al la apudaj ĉarmaj ilustraĵoj. La orientiĝon helpas la librofinaj dudirektaj vortolistoj. La kelkfrazaj polecionaj metodikaj konsiloj, verkitaj en ambaŭ lingvoj, donas apogon al la instruantoj kaj uzantoj de la libro.Kvankam la libreto estas verkita por ĉeĥlingvanoj, ĝi bone uzeblas internaciskale kaj taŭgas kiel baza instruprogramo por "komencintaj" infanoj ekde la 9-10aj jaraĝoj. La uzantoj de la libreto tamen konsciu, ke por siaj lecionoj ili devas ankoraŭ pretigi plurajn aldonajn materialojn, krei dialogojn kaj ekzercojn por evoluigi ankaŭ la parolkapablon de la infanoj. Pliajn informojn kaj mendeblojn serĉu ĉe la hejmpaĝo de la eldonejo KAVA-PECH
Kreodato:2006-04-10 16:51:23
Lasta redakto:2011-05-19 20:10:08
Montroj:35607
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 16; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 16
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Lenka je 2023-10-30 09:45:59    

Mi tre ŝatas tiun ĉi lernolibron espereble ne nur pro mia ĉeĥnacieco. Ĝi ja celas infanojn, sed la bildoj, ekzercoj kaj tekstoj (ĝi enhavas multe pli da tekstoj ol la unua parto) estus utilaj ankaŭ por ludemaj plenkreskaj komencantoj kaj ties instruistoj, kiuj per ĝi povas foje malpezigi siajn kurserojn kaj inspiriĝi.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.