Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Samideanoj
Subtitolo:Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj
Aŭtoro(j): KORĴENKOV, Aleksander (red. 21 aŭtoroj)
Eldonejo:Sezonoj, Kaliningrado, 2006
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 7,50 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La eldonaĵo estas daŭrigo de la serio ”Legu kaj Lernu” kies unua kolekto titoliĝis Vivo kaj morto de Wiederboren (1998). La nuna libreto enhavas 27 zorge elektitajn rakontetojn de 21 aŭtoroj. (Vidu la enhavtabelon.) La temoj (eĉ se ofte ironie traktataj) estas nia movado, nia lingvo, ni esperantistoj mem. La kolekto de kelkpaĝaj verketoj estas tre utilaj por kursanoj de meza aŭ pli alta nivelo, sed kiel ripoziga legaĵo al ĉiu konsilatas. La verkoj instruos al la legantoj ne nur pri la modernaj lingvouzo kaj stilo kaj alkutimigas ilin legi (eĉ amuze), sed donas ankaŭ kelkajn informojn pri nia movado. Tamen kursgvidantoj atentu, ĉar eble kelkfoje necesos klarigoj, aldonaj informoj pri ”internaj aferoj”. La rakontoj viciĝas laŭ kronologia ordo, sed leg(ig)u ilin laŭplaĉe. Mi kiel instrusito tuj povas imagi plurajn utilajn ekzercojn surbaze de la legaĵoj, sed la celo de la verko estas ĝuste libere legigigi, amuzi, do, pri tiuj ideoj mi nun silentu. Bonan legadon al vi ĉiuj! (KK)Jen la antaŭparolo de la redaktoro.
Kreodato:2006-04-11 15:49:12
Lasta redakto:2019-12-03 09:04:26
Montroj:17448
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.