Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Kezdők eszperantó nyelvkönyve
Aŭtoro(j): DAVIES, H
J. GYŐRI HORVÁTH
Eldonejo:Holnap Kiadó, 2006.
ISBN:963 346 710 0
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Lingvo(j):Esperanto, hungara
Nia opinio:La bildvortara serio de la mondfama USBORNE eldonejo jam de jardeko aperas en Hungario. Ĉi-jare, danke al la tradukisto Jozefo Horváth kaj lingva provleganto Blazio Vaha inter la 26 ĝis nun eldonitaj lingvo-versioj aperis ankaŭ la esperanta volumo de la vortaro. Per tio la internacia lingvo ricevas plian reputacion kaj la eldonaĵo povas aperi en la bretoj de centoj da librovendejoj en Hungario. Tio jam en si mem estas bona afero kaj brila propagando por la lingvo.
Aldona merito estas, ke la esperanta versio estas pretigita kun granda zorgo kaj kompetento.
La libro enhavas pli ol 2000 vortojn kaj esprimojn el al ĉiutaga vivo, grupigitajn ĉirkaŭ temogrupoj (vidu la detalan enhavliston en la sekva paĝo) kaj prezentitajn per amuzaj kaj klaraj ilustraĵoj. La signifon de la bildoj indikas vortoŝildetoj ĉe la desegnaĵoj mem, sed aperas en aparta kadro ankaŭ dulingva vortolisto kaj aldone alia kadro kun la bazaj esprimoj kaj parolturnoj de la temo.
Kompreneble tiuj ne sufiĉas ankoraŭ ellerni la lingvon mem, sed ili donas bonajn bazon kaj motivojn por serioza plulernado.
En la komenco de la libro legeblas utilaj konsiloj por la librouzantoj kun tre bazaj kelkfrazaj klarigoj de la strukturo de Esperanto. Tiun enkondukon kompletigas la librofina resumo pri la gramatiko kaj ties ĉefaj elementoj kiun sekvas detala klarigo kaj listigo ankaŭ de ekzemploj.
Ĉar temas pri traduko de lernolibro en kies strukturo kaj paĝaranĝo la aŭtoro ne havis liberajn manojn, li trafe kaj bone uzis la 10-paĝan lokon por prezenti la esencon de E-o. Komparante 5 alilingvajn versiojn de mia kolekto mi povas diri al vi, ke malgraŭ la malgranda disponebla spaco la prezento de la E-o gramatiko estas multe pli kompleksa ol la sama parto de alilingvaj versioj de la serio.
Laŭdinde la aŭtoro dediĉis apartan atenton al la prepozicioj (kiun la aglutina hungara lingvo mem ne uzas) kaj krom la listigo de la signifo oni trovas utilajn esprimojn kun traduko. Li prave povis utiligi la spacon, kiun la E-gramatikoj por nehungara lernantaro devus dediĉi por la klarigo de la uzo de akuzativo, kiu apenaŭ devus esti problemo por la bonŝancaj hungaroj.
La subĉapitro „Kifejezések / Esprimoj” enhavas kelkajn utilajn esprimojn kaj frazojn (kun la indiko de la devenpaĝo) ĉe kiuj la leganto trovas ankaŭ tradukon kaj prezenton de la komponantaj leksikaj kaj gramatikaj elementoj.
La libron finas hungara – esperanto vortolisto.
Kaj kio pri propagando kaj movadaj informoj? Kiel la leganto ekscias kiel turniĝi kaze de plia intereso pri la lingvo?
Mi jam menciis la librofinan gramatikan resumĉapitron kies titolo estas „En juglandŝelo (do, mallonge) pri gramatiko”. Ĉi tien enŝtelis lerte la aŭtoro plurajn informojn ne nur pri vortostrukturoj kaj reguloj, sed ankaŭ pri movadaj informoj kaj utiligebloj de Esperanto.
La hungaraj esperantistoj prave povas fieri pri tiu belaspekta kaj luksa eldonaĵo, cetere bone utiligebla ankaŭ por alilingvaj esperantistoj.
Gratulon al Jozefo Horváth kaj dankon por la donace sendita ekzemplero.

Kie serĉu la libron se vi ne trovas ĝin en via librovendejo?
Jen kelkaj adresoj kaj lokoj:
Rete mendeblaj:
http://www.konyvlelo.hu/index.php (1920,- HUF).
http://www.libri.hu/ (2280 HUF)
Nerete:
HOLIKO librovendejo, (Budapeŝto, Zenta u.5.)
Ĉiun lundon oni donas 30 procentan rabaton, tiam la libro aĉeteblas tie kontraŭ 720 HUF.

Korektendaj eraroj:
p.3. gefiloj estu filo
p. 6. nevo, nevino en la senco de „unoka” estu nepo, nepino
Kreodato:2006-08-28 00:32:21
Lasta redakto:2008-02-24 10:06:37
Montroj:66898
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 4; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 4
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Petra Smideliusz je 2006-09-23 15:53:53    

Mi vere surpriziĝis kaj ekĝojis kiam mi ekvidis hodiaŭ tiun ĉi belegan libron en eta librovendejo en Szombathely. Mi elkore gratulas al Jozefo Horváth!

2.
László Laci Vörös je 2006-08-28 10:55:52    

Mi gratulas al la aŭtoroj.
Mi aĉetis ĝin en la loka librovendejo en nia
urbo Kecskemét.

1.
Gajdos Pal je 2006-08-28 10:49:14    

Tuj mi klopodas akiri 20 ekzemplerojn. En nia lerneja biblioteko estas kelkaj ekzempleroj el tiu libroserio kaj la gelernantoj tre ŝatas, ofte pruntas ilin. Mi gratulas al la kunlaborantoj!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.